Giovanni Battista Aostalli
Giovanni Battista Aostalli (ankaŭ: Avostalli, Avostalo, Aostalli de Sala, Vostalis; naskiĝis en 1510 en Savosa - mortis la 30-an de julio 1575 en Poděbrady) estis elstara itala arkitekto kaj konstruisto, kiu agadis plejparte en Bohemio.
Giovanni Battista Aostalli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1509 en Savosa |
Morto | 30-an de julio 1575 (65-jaraĝa) en Poděbrady |
Tombo | Cemetery in Poděbrady |
Okupo | |
Okupo | Konstruestro • arkitekto • konstruestro |
Biogragio redakti
Giovanni Battista Aostalli devenis el la konata familio de italaj konstrumajstroj Aostalli el la svisa kantono Tiĉino. Kune kun siaj fratoj Antonio, Francesco kaj Stefano Aostalli li kreis konstrugrupon, per kiu li agis en Prago kaj aliaj lokoj de Bohemio.
Verkaro redakti
Li grave rolis en konstruo aŭ rekonstruo de jenaj memorindaĵoj:
- Katedralo de Sankta Vito en Prago
- Palaco de reĝino Anna en Praga burgo
- pordego kaj kastelo en Poděbrady
- kastelo Litomyšl
- kastelo Pardubice
Literaturo redakti
- Krčalová, J.: Allgemeines Künstlerlexikon Vol. 6, p. 4–5