Giovanni Bianchi estis itala korsaro je la servo de la respublikanoj en Venezuelo kiu okazigis en 1814 diversajn eventojn dum la Dua Respubliko, kiam tiu estis falanta antaŭ la monarkismaj trupoj de José Tomás Boves.

Bianchi estis dungita de Simón Bolívar por transporti al la Antiloj la patriotojn kiuj estis fuĝintaj el Boves. En unu de la ŝipveturoj Bianchi ekposedis trezoron el arĝento kaj relikvojn kiuj apartenis al la kontribuo de la preĝejoj de Karakaso kaj estis alportitaj de Santiago Mariño al la ŝiparo. Bolívar kaj Mariño decidis eliri liaserĉe kaj trovinte lin Manuel Piar apogis totale la korsaron kontraŭ Bolívar. Tiele la Libertador vidiĝis devigita doni parton de la trezoro al Bianchi.