José Tomás Boves

José Tomás de Boves y de la Iglesia (Oviedo, Hispanio, 18-a de septembro de 1782 - Urica, Anzoátegui, Venezuelo, 5-a de decembro de 1814 kadre de la batalo de Urica), konata ankaŭ kiel León de los Llanos (ebenaĵa leono), Urogallo (urogalo), la Bestia a caballo (rajdobesto) aŭ simple kiel Taita (paĉjo?),[1] estis militisto hispana, komandanto de la Reĝa Armeo de Barlovento[2] (nomata ankaŭ la Legión Infernal, infera legio)[3] kaj kaŭdilo de la ebenanoj (llaneros) dum la okazo de la Milito de Sendependigo de Venezuelo dum la Dua Respubliko (1813-1814).

Laŭlonge de sia mallonga, sed rimarkinda militkariero, Boves transformiĝis en aŭtenta popola kaŭdilo aŭ diktatoro. Profite el la sociaj malkontentoj ĉe la malaltaj sociaj klasoj (eĉ negroj aŭ indianoj) kontraŭ la ekspluatado fare de la kriola nobelaro kaj burĝaro lanĉis terurigan atakon kontraŭ la sendependentistaj armeoj kaj iĝis aŭtenta danĝero por la respublika politiko de la venezuelaj altaj kaj mezaj klasoj.

La estreco de Boves konstituis fundamentan kaŭzon por la faligo de la Dua Respubliko. Tamen li neniam venis al regado de la lando, ĉar estre de la monarkistoj en la decida batalo de Urica [uRIka], li perdis la vivon.

Notoj redakti

  1. Mier Hoffman, Jorge (2012). Resurrección de Boves. Simón Bolívar.
  2. José de Austria (1855). Bosquejo de la historia militar de Venezuela en la guerra de su independencia. Tomo I. Caracas: Imprenta y Librería de Carreño Hermanos, pp. 316.
  3. Plazas Olarte, Guillermo (1988). "Los Llaneros en la Independencia (1.ª Parte)". Revista Fuerzas Armadas. Vol. XLIII. No. 129. Ciferigita la 21an de julio de 2008 fare de la Centro de Estudios Históricos del Ejército.