Giovanni BRANCA (22a de Aprilo 1571 – 24a de Januaro 1645) estis itala inĝeniero kaj arkitekto, ĉefe memorita nuntempe pro tio kion kelkaj komentistoj konsideris frua vaporturbino.

Giovanni Branca
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1571 (1571-04-22)
en Sant'Angelo in Lizzola
Morto 24-an de januaro 1645 (1645-01-24) (73-jaraĝa)
en Loreto
Lingvoj itala
Okupo
Okupo inĝenieroarkitektoinventisto
vdr

Branca naskiĝis la 22an de Aprilo 1571 en Sant'Angelo en Lizzola. El 1616 Branca estis dungita en la Sacra Casa (Sankta Domo de la Virgulino) en Loreto. Li iĝis civitano de Romo en 1622. Li mortis la 24an de Januaro 1645 en Loreto.[1]

Li publikigis desegnojn de maŝinoj, pri kiuj li ne postulis esti la aŭtoro. La tiel nomita "vapormaŝino de Branca" aperis kiel la 25a plato en la verko Le Machine. Ĝi montras radon kun pecoj kvazaŭ padelrado, rotaciataj per vaporo produktita en fermita ujo kaj direktita al la pecoj tra tubo (kaj tial ĝi estus pli propre nomita vaporturbino).

La verko de Branca nome Manuale d’Architettura, publikigita en 1629, estis praktika gvidilo por planado kaj konstruado kaj estas konsiderata la unua "poŝa" arkitektura manlibro. Ne klaras kiom influa estis la verko de Branca. Sed ekzemple oni scias ke Robert Hooke posedis ekzempleron de la verko de Branca.[2] En 1789, Giuseppe Maria Soli de Modeno republikigis la verkon de Branca nome Manuale d’Architettura.[3]

Referencoj redakti

  1. "Facetation / george goodall". web.archive.org. Arkivita el la originalo en 2006-10-18. Alirita la 30an de Januaro, 2011.
  2. McGee, Sarah (2000). Bernini’s Books. The Burlington Magazine. 142.1168: 442-448.
  3. Dizionario biografico universale, Volumo 5, de Felice Scifoni, Publikigita de Davide Passagli, Florenco (1849); paĝo 123.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Giovanni Branca en la angla Vikipedio.