Gisborne Regiono

(Alidirektita el Gisborne)

La distrikto Gisborne (maorie Te Tai Rāwhiti) estas loka konsilia regiono en nord-orienta Nov-Zelando, regata laŭ la distrikta konsilio Gisborne. La alternativa nomo estas regiono Gisborne, nomita laŭ ĝia plej granda urbo, Gisborne. Ĝi estis ofte konata kiel la orienta marbordo[1]. La regiono enhavas la Orientan Kabon kaj golfon Povrecan. Ĝi limas kun montaro okcidente, malebena kamparo sude, kaj la Pacifiko oriente. La maori-lingva nomo, Te Tai Rāwhiti, signifas sunleviĝan marbordon[2], spegulante ke ĝi estas la unua parto de ĉeftera Novzelando el kie la sunleviĝado estas videbla.

Gisborne Regiono
Regiono
regiono de Nov-Zelando • district of New Zealand [+]

LandoNovzelando

Supermara altecom [+]
ĈefurboGisborne
- koordinatoj39° S, 178° O (mapo)-38.66667178.01667Koordinatoj: 39° S, 178° O (mapo)
Areo8 385,33 km² (838 533 ha) [+]

Loĝantaro47 517 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco5,67 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-GIS

Gisborne Regiono (Tero)
Gisborne Regiono (Tero)

Gisborne Regiono (Nov-Zelando)
Gisborne Regiono (Nov-Zelando)
DEC
Gisborne Regiono
Gisborne Regiono

Map
Gisborne Regiono

Vikimedia Komunejo:  Gisborne District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Dum la 19a jarcento, la landparto estis konata kiel Tūranga, sed tiam kiam la urbo mem estis konstruiĝonta, oni ŝanĝis la nomon al Gisborne, laŭ William Gisborne (la kolonia sekretario de Novzelando 1869-1872), kaj provu eviti konfuzon kun la urbo Tauranga en la Golfo de Abundeco.

Geografio redakti

Tiu regiono estas en nordorienta angulo de la Norda Insulo. Ĝi etendas suden el la montetaro Wharerata, kiu apartigas ĝin al distrikto Wairoa en regiono Hawke's Bay, kaj norden al Pinto Lottin. La okcidenta limo transiras montaron Raukumara, kiu apartigas ĝin el distrikto Opotiki. Sud-okcidenten, la limo transiras la okcidentan randon de Nacia Parko Urewera.

La regiono estas maldense loĝata kaj izolita, kun setlejetoj ĉe golfetoj sur la orienta marbordo, ekzemple golfo Tokomaru kaj golfo Tolaga. Estas 48 900 loĝantoj (junio 2018), kaj tri kvaronoj (37 200) loĝas en la urbo Gisborne[3]. De la ceteraj urbetoj, neniu enhavas pli ol 1000 homoj.

Interne, malproksime al la marbordo, la tero estas monteta, arbara. Spino de krestoj regas la region-centron, inkluzive la 1752metra monto Hikurangi en valo Waiapu en la nord-orienta parto. Monto Hikurangi estas la kvina plej alta monto en la Norda Insulo, kaj la plej alta de tiuj kiuj estas ne-vulkanaj montoj. Ĝi estas konsiderata kiel sankta monto en maoria kulturo.

La popolo de la regiono enhavas pli altan proporcion de la nacia averaĝo de maoriaj homoj, kun parte pli ol 50%, kaj daŭriĝas ligojn kun kaj maoriaj tradicioj kaj strukturo de Iwi kaj Marae. Precipe, la iwi de la regiono estas la Ngāti Porou, la Rongowhakaata, la Ngai Tamanuhiri, kaj la Te Aitanga a Mahaki.

Registaro redakti

La konsilio Gisborne distrikta estas unueca aŭtoritato, ĝi agas funkciojn de konsilio regiona kaj aŭtoritato teritoria (distrikto aŭ urbo). La areo regatas per la konsilio kiu regas kaj la distrikton Gisborne kaj la regionon Gisborne. Kreita en la jaro 1989, ĝi estis la unua unueca aŭtoritato ĝis la kreado de tri aliaj en la jaro 1992.

Referencoj redakti

  1. Monty Soutar, 'East Coast region - Overview', Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand, http://www.TeAra.govt.nz/en/east-coast-region/page-1 (alirita la 11an de februaro 2020)
  2. Cowan, James (1926). The Māoris in the Great War. pp. 179–80
  3. "Subnational Population Estimates: At 30 June 2019". Statistics New Zealand. 22 October 2019. For urban areas, "Subnational population estimates (UA, AU), by age and sex, at 30 June 1996, 2001, 2006-18 (2017 boundaries)". Statistics New Zealand. 23a de oktobro 2018.