Gismonda estas melodramo kun agado okazanta en Grekio en kvar aktoj de Victorien Sardou kiu estis premierita en 1894 ĉe la Théâtre de la Renaissance. Poste ĝi estos adaptita kiel opero Gismonda fare de Henry Février. La intrigo okazas inter nobeluloj de la kortego de Ateno en 1450 kun scenejoj ĉe la bazo de la Akropolo, la konvento de Dafno, la palaco de Gismonda, preĝejo ktp.

Gismonda
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Victorien Sardou
Lingvoj
Eldonado
vdr
Idealigita bildo de Sarah Bernhardt en Gismonda.

En la prezento ĉe la Renaissance stelulis Sarah Bernhardt kiel Gismonda kaj Lucien Guitry kiel Almerio. La teatraĵo iris al Broadway en la Teatro de la Kvina Avenuo la 11an de Decembro 1894 kaj finis en Februaro 1895. La scenejo estis desegnita de Joseph Clare, D. Frank Dodge, Homer Emens, Richard Marston, kaj Ernest Albert.[1][2]

Notoj redakti

  1. Sardou's "Gismonda" Produced, Publikigita la 1an de Novembro, 1894, The New York Times [1] Alirita la 22an de Aprilo 2018.
  2. [2] Alirita la 22an de Aprilo 2018.