Giuseppe (Jozefo) Cioffi (d͡ʒu'zɛp:e 't͡ʃɔf:i) estis itala muzikisto, ĉefe verkisto de kantetoj en la napola.

Giuseppe Cioffi
Persona informo
Giuseppe Cioffi
Naskonomo Giuseppe Cioffi
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
en Napolo, Italio
Morto 20-an de majo 1976 (1976-05-20) (74-jaraĝa)
en Napolo
Nacieco itala
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio (1946–)
Reĝlando Italio (1901–1946, 1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
dirigento Redakti la valoron en Wikidata vd
Sukcesis kiel verkisto de kanzonoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuseppe naskiĝis en Napolo, Italio, la 3-an de novembro 1901.

Li publikigis sian unuan kanteton, Giacomina o Nanninella, en 1923. Poste li kreis centojn da kantetoj. Inter la aliaj, la kanto M’aggia curà (1940) estis tradukita en Esperanton de Nicolino Rossi sub la titolo "Mi flegu min".[1]

Li ankaŭ agis kiel aranĝisto de muzikaj eventoj kaj orkestrokondukisto.

Giuseppe Cioffi mortis en Napolo la 20-an de majo 1976.

Notoj kaj bibliografio

redakti
  1. A.De Salvo (2017-11-03). Giuseppe Cioffi. Esperanto-vivo. Bitoteko. Alirita 2017-11-05.