KŐSZEGI Gizella (mortis en la 25-an de marto 2005, en Hódmezővásárhely) estis konata esperantistino.

Ŝi lernis Esperanton en jaro 1948, aktive partoprenis en la landa junulara movado, kiel fakdelegito de UEA inter la jaroj 1947-1952. Ŝi laboris, kiel librotenistino ĉe la Urba Konsilantaro dum multaj jaroj. En jaro 1957 ŝi partoprenis oficiale la VI-an Mondjunularan Festivalon en Moskvo kiel membro de la hungara delegacio. Poste ŝi aktiviĝis ĉe la esperantista grupo "Paco" en urbo Hódmezővásárhely kiel sekretariino.