Glaĉera lago estas lago deveninta el fandiĝinta glaciejo. Ĝi ekestis kiam la glaciejo eroziis la landon kaj poste degelis, plenigante per akvo la kavon kiun ĝi kreis.

La Sep Rilaj Lagoj en Rila, Bulgario estas tipaj reprezentantoj de lagoj kun glacieja origino
La Grandaj Lagoj el kosmo. La Grandaj Lagoj estas la plej grandaj glaciaj lagoj en la mondo.
La prahistoria glacia lago Agassiz unufoje enhavis pli da akvo ol ĉiuj lagoj en la mondo hodiaŭ.

La plimulto de la nuntempaj glaĉeraj lagoj estiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10000 jaroj, t.e. ĉirkaŭ la fino de la lasta glaciepoko, kiam ĝiaj glaciejoj komencis malgrandiĝi kaj ofte fandiĝante kreis lagojn.

Kutime, la glaĉeraj lagoj estas ĉirkaŭitaj de morenoj, drumlinoj, migraj ŝtonegoj kaj aliaj postsignoj de la pasinta glaciejo.

Gravaj glaĉeraj lagoj redakti

Kompreneble, glaĉeraj lagoj estas troveblaj nur en lokoj atingitaj de glaciejoj dum glaciepokoj. La plej grandaj estas meze de vastaj ebenaĵoj; multaj sed kutime malpli grandaj estas ankaŭ je la piedo de altaj montaroj.

En pluraj okazoj, estis dikaj glaciejoj en lokoj kie la tero nature estis pli malalta ol ĉirkaŭe (tektonaj fosaĵoj). Glacio pliprofundigis la foson kaj donis formon al lago, kiu do kutime estas taksata glacia; sed fakte ĝia origino estas miksita. Grava ekzemplo estas Lago Ladoga.

Nordameriko redakti

En Nordameriko estas la plej granda glaĉera lago en la mondo, la Supra Lago (ĉ. 82mil km²), kiu ankaŭ estas la plej granda lago de nesala akvo en la mondo.

Ankaŭ la ceteraj kvar Grandaj Lagoj kaj la Granda Ursa Lago, la Granda Sklava Lago, la Lago Vinipego estas tre gravaj glaciaj lagoj (kelkaj kun miksita origino). Ili havas areon de po 15mil km² aŭ pli.

Eŭropo redakti

La plej granda glaĉera lago en Eŭropo estas Lago Ladoga (ĉ. 18mil km²).

Famaj glaĉeraj lagoj estas en Alpoj, kaj en la norda flanko (Lemano, ankaŭ nomata Lago de Ĝenevo; Bodenlago aŭ Konstanca Lago; ktp) kaj en la suda flanko (Garda, Majora Lago ktp).

Azio redakti

Ĉiuj ĉefaj lagoj en Azio havas tektonan originon kaj jam ekzistis antaŭ la glaciepokoj.

Sudameriko redakti

Kelkaj malgrandaj glaĉeraj lagoj estas ankaŭ en Sudameriko; ekzemple la Lago San Martín, ankaŭ nomata O'Higgins.

Malaperintaj glaĉeraj lagoj redakti

Kiam la fino de la lasta glaciepoko alproksimiĝis, estiĝis grandegaj lagoj en Nordameriko kaj en Nordeŭropo: la Lago Agassiz kaj la Balta Lago. Ili daŭris nur proksimume 3-4 milojn da jaroj; en Nordameriko, la Lago Vinipego estas malgranda restaĵo de tiu monstra lago, dum en Eŭropo la restaĵoj de la Balta Lago (nesala) estas la nuna Balta Maro (sala), la lago Ladoga kaj pluraj aliaj lagoj en Rusio, Svedio, Finnlando.

Novaj glaĉeraj lagoj redakti

 
Lago Tasman en Nov-Zelando

Ĉar glaciejoj ankoraŭ malgrandiĝas (kaj eĉ pli rapide pro la forceja efiko), novaj glaciaj lagoj daŭre aperas.

Ekzemplo estas la Lago Tasman en Suda Insulo (Nov-Zelando), kiu datiĝas je 1990.