Glacikerno (de la angla ice-core) aû glacikaroto (de la franca carotte de glace), estas cilindra glacia specimeno kiu estas forigita de glacitavolo, ofte de la polusa glacia kovro de Antarkto, Gronlando aŭ de montaj glaĉeroj. Ĝi enhavas glacion deponitan dum vico da jaroj. Tial, la glaciaj propraĵoj povas esti uzataj por rekonstrui la klimatan registron de la tempa periodo de la kerno, kutime tra izotopa analizo. Tio ebligas rekonstrui la lokajn temperaturajn registrojn kaj la historion de la atmosfera komponado.[1]

Specimeno de glacikerno prenita per drilo. Foto de Lonnie Thompson, Byrd Polar Research Center

Izotopa analizo redakti

Studi la izotopojn de akvo, tra glacikerno, ebligas havi multajn informojn pri la klimato, pri la origino de vulkano kaj ankaŭ pri la kemia konsisto de atmosfero. La izotopo deŭterio ebligas dati glacian epokon (ekz. 450 000 jaroj) kaj la izotopo oksigeno-18 informas pri la temperaturo de precipitado : ju pli malvarme estas, des pli vaporas la molekuloj de akvo, kiuj konsistantas el oksigenoj-18. El la kombinado de tiuj du informoj (dati per deŭterio ka mezuri temperaturon per oksigeno-18) rezultas ĉi tiu informo : ĉiuj temperatur-ŝanĝoj dum iu periodo kiel glaciepoko[2].

 
Komparo de glacikernoj elprenitaj en la EPICA Domo C kaj la Vostok Stacio

See also redakti

References redakti

  1. British Antarctic Survey, The ice man cometh - ice cores reveal past climates Arkivigite je 2015-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ , 14-15 p. (ISBN 978-2-271-12537-8)