La Glasitoj estis malgranda kristana eklezio fondita en ĉirkaŭ 1730 en Skotlando de John Glas.[1][2] La kredaro de Glas, kiel parto de la Unua Granda Vekiĝo, estis disvastigitaj fare de lia bofilo Robert Sandeman en Anglion kaj en Usonon, kie la membroj estis nomitaj Sandemananoj.[3]

Glasita Kunvenejo, Perth, Skotlando.

Notoj redakti

  1. John Glas predikis la hegemonion de la parolo de Dio (Biblio) super obeado al la Eklezio al sia kongregacio en Tealing ĉe Dundee en Julio 1725. Glas plupredikis sian vizion dum la venontaj kvin jaroj. La reago de la Ĝenerala Asembleo de la Eklezio de Skotlando al la publikigo fare de Glas de la Testimony of the king of martyrs concerning his kingdom (1727) estis maldungi lin en Oktobro 1728. Tio estis protokolita en la 12a de Marto 1730. Vidu paĝoj 19-21 de Geoffrey Cantor (1991).
  2. Vidu paĝo 75 de la doktora tezo de Hiram Van Kirk (1907).
  3. Smith (2008), p. 37.