Atari (goo)

(Alidirektita el GoAtari)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Atari (apartigilo).

Atari signifas 'kapti', 'minaci', en la japana.

Nigrulo atari-as la blankajn ŝtonojn ĉar la nigraj formacioj minacas kapti la blankajn ludante sur la intersekcojn 'x'. Oni diras ankaŭ, ke la blankaj ŝtonoj troviĝas je atari-a situacio.

Ŝtonoŝtongrupo estas je atari-situacio kiam estas minacata de tuja kapto (ŝako en Ŝakludo). Eblo averti al kontraŭlo pri tiaj situacioj (simple dirante 'atari') estas decido difinenda antaŭ ol la ludkomenco. Estas kutimo averti pri atari-situacioj al go-lernanto.

Ekzistas go-versio nomata japane 'Atari-go'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.