Golden Hinde (monto)

La Golden Hinde (laŭvorte "ora cervino", pri la nomo legu sube) estas monto apartenanta al la Montoĉeno de Vankuvera Insulo (Vancouver Island Ranges) sur la Vankuvera Insulo, Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi altas proksimume 2196 metrojn super la marnivelo (la indikoj iom varias laŭ diversaj fontoj; lastatempa enketo uzante la sistemon GPS determinis la altecon kiel 2 196,818 metroj). La monto situas proksime al la geografia centro de Vankuvera Insulo, kaj proksime de la centro de la naturparko Strathcona Provincial Park, ĉe la fontejo de la rivero Wolf River kaj okcidente de lago Buttle Lago.

Golden Hinde
la monto vidata de sudo en aŭgusto 2006
la monto vidata de sudo en aŭgusto 2006
monto
Alteco 2 196 m
Situo Vankuvera Insulo ( Kanado)
Montaro Montoĉeno de Vankuvera Insulo (Vancouver Island Ranges)
Geografia situo 49° 40′ N, 125° 45′ U (mapo)49.6625-125.74694444444Koordinatoj: 49° 40′ N, 125° 45′ U (mapo) f4
Golden Hinde (Brita Kolumbio)
Golden Hinde (Brita Kolumbio)
DEC
Golden Hinde
Golden Hinde
Situo de Golden Hinde
Golden Hinde (Kanado)
Golden Hinde (Kanado)
DEC
Golden Hinde
Golden Hinde
Situo de Golden Hinde
Map
Golden Hinde
Unua grimpo Einar Anderson kaj W. Kent en 1913 aŭ 1914
Plej facila montgrimpo roka grimpa vojo
vdr

La monto ricevis sian nomon honore al la ŝipo de la brita esploristo Sir Francis Drake, nomata Golden Hind, en historiaj tekstoj ankaŭ kun aldona -e, tial ekestis la ortografio de la monta nomo: ĝin vortumis historia pelto-komerca kapitano, kiu estis memorigita je la supraj veloj de la ŝipo de Drake, kiam sunsubiro lumigis la monton, kiu videblas de la okcidenta marbordo de la insulo. Krome la nomo celis honorigi la laŭdiran ĉeeston de Drake ĉe la marbordo de la estonta provinco Brita Kolumbio dum la esploristo kun sia ŝipanaro ĉirkaŭnavigis la terglobon inter la jaroj 1577 kaj 1580, kaj deklamis ke pro tiu "unua dokumentata ĉeesto" de eŭropano en tiu loko la tuta teritorio de Norda Ameriko norde de la hispania vicreĝlando Nova Hispanio de la Atlantika ĝis la Pacifika Oceanoj estu brita posedaĵo je la nomo New Albion. La aktuala monta nomo ne estis oficiala ĝis 1938, antaŭe precipe uziĝis la alternativa nomo "The Rooster's Comb" ("la virkoka kresto"), donita fare de fruaj montogrimpistoj pro la aspekto de la montopinto.

la montopinto super nuboj, vidata de sudo en aŭgusto 2006