Golfo de Salerno

golfo de la Tirena Maro

La Salerna golfo estas golfo ĉe la marbordo de la provinco Salerno en la regiono Kampanio en sudokcidenta Italio. Golfo unu el la plej grandaj en la Tirena Maro.  La golfo estas nomita laŭ la urbo Salerno, kiu situas kie la rivero Irno enfluas en la Golfon de Salerno.

Golfo de Salerno
Akvejo Tirena maro
Geografia situo 40° 31′ 0″ N, 14° 42′ 0″ O (mapo)40.51666666666714.7Koordinatoj: 40° 31′ 0″ N, 14° 42′ 0″ O (mapo)
Golfo de Salerno (Kampanio)
Golfo de Salerno (Kampanio)
DEC
Golfo de Salerno
Golfo de Salerno

Map

vdr
Golfo de Salerno vidita de la Amalfia Marbordo.
Vido de Golfo de Salerno de Vietri

La Sorrenta duoninsulo kun sia ekstrema punkto kabo Campanella apartigas la Golfon de Salerno de la Golfo de Napolo en la nordo. La duoninsulo estas konata pro ĝia bona klimato, ĝia pejzaĝo kaj la urboj laŭ la marbordo.

La golfo estas preskaŭ duonronda kaj havas diametron de ĉirkaŭ 60 kilometroj. Sur ĝia norda flanko situas la urboj Amalfi kaj Salerno sur la Amalfi-marbordo sur la suda flanko de la Sorrenta Duoninsulo.