Golmayo

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Golmayo (Sorio))

Golmayo [golMAĝo] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.

Golmayo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 014  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 2° 31′ U (mapo)41.766666666667-2.5166666666667Koordinatoj: 41° 46′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 041 m [+]
Areo 190 km² (19 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Golmayo (Provinco Sorio)
Golmayo (Provinco Sorio)
DEC
Golmayo
Golmayo
Situo de Golmayo
Golmayo (Hispanio)
Golmayo (Hispanio)
DEC
Golmayo
Golmayo
Situo de Golmayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Golmayo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
 
Loko de Golmayo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 189,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 844 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed tute male, fakte estas la loĝloko kun plia kresko de la provinco pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo, kio faras ĝin dormurbo.

Ĝi distas 4 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Camaretas, Camparañón, Carbonera, Fuentetoba, Golmayo, La Cuenca, La Mallona, La Muela, Las Fraguas, Nafría la Llana, Nódalo kaj Villabuena. Ĝi limas kun Calatañazor, Villaciervos, Cidones, Soria, Rioseco de Soria, Quintana Redonda kaj Los Rábanos.

En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 3 372 hektaroj, nome 18 % de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

 
Monaĥejo de la Monjía.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la Monaĥejo de la Monjía, la etnologia komplekso de La Cuenca, la romanika preĝejo de la unua duono de la 12-a jarcento en Nafría la Llana, la romanika komplekso de Villabuena kun la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la ermitejoj de Sankta Bartolomeo kaj Sankta Eŭlalia, la ponto La Tri Okuloj en Camparañón, kaj la ponto super la rivero Golmayo ĉe la nacia ŝoseo N-122 PK 160,700.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti