Gordún estas hispana vilaĝo, nuntempe apartenanta al municipo Navardún, en la provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al komarko Cinco Villas, en la hispana regiono Aragono.

Gordún
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 1° 7′ U (mapo)42.498858-1.110595Koordinatoj: 42° 30′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Gordún (Provinco Zaragozo)
Gordún (Provinco Zaragozo)
DEC
Gordún
Gordún
Situo de Gordún
Gordún (Hispanio)
Gordún (Hispanio)
DEC
Gordún
Gordún
Situo de Gordún

Map

vdr

Loknomo redakti

La opinio de la plimulto de lingvistoj rilatas la finaĵo de la nomo Gordún kun la gala radiko -DUNUM, kiel okazas en aliaj relative proksimaj lokoj (Berdún, Navardún) sed oni ne povas certigi tion, ĉar en la aragona lingvo estas oftaj kazoj de evoluo de -RR- al -RD-.

Geografio redakti

La malnova municipo Gordún estas nuntempe parto de Navardún, kvankam ĝi estas apartigita de la cetero de sia nuna municipa areo fare de la municipoj Urriés kaj Sos del Rey Católico, teknike formante enklavon. Gordún estas en la "Valdonsella", tio estas, la valo de la rivero Onsella, rivero tre proksima al la urbo.

Ĝia distanco al Zaragozo (la ĉefurbo de Aragono) estas 136 km. [1]

La vilaĝo Gordún estas je 612 m sur la marnivelo. Ĝi havis 9 loĝantojn en 2008, kaj nur 6 en 2021. Ĝi situas proksime de la ŝoseo, kiu iras el Navardún ĝis Petilla de Aragón.

Tre proksime de Gordún troviĝas la malnova vilaĝeto Ceñito, nuntempe neloĝata, kiu situas en la municipo Sos del Rey Católico.

Historio redakti

Gordún jam ekzistis en 1037. La unuaj historiaj referencoj al tiu ĉi fortikaĵo datiĝas de tiu ĉi jaro 1037, kiam la reĝo Ramiro la 1-a de Aragono donacis du bienojn apartenantaj al Gordún kaj Urriés al la monaĥejo San Juan de la Peña. [2] En 1065 ĝi estis donacita al la Monaĥejo de San Juan de la Peña.[3]

En 1198 reĝo Petro la 2-a de Aragono transdonis Gordún al Pedro Aznar, al kies familio ĝi apartenis dum pli ol du jarcentoj. [2]

En la 15-a jarcento ĝi jam estis privata grandbieno. La Gordún-turo devis esti pli alte starigita por defendi kontraŭ la navaraj invadoj de la 14-a aŭ 15-a jarcentoj. En 1413 la senjoro de Gordún perdis la vilaĝon, ĉar li estis aliancano de Jaime de Urgel, kiu estis venkita post la "Kompromiso de Caspe". En 1414 reĝo Ferdinando la 1-a de Aragono transdonis ĝin al Lope de Gurrea. [2]

Gordún estis malnova biendomo de la dukino "Villahermosa" kaj tial la dudek domoj, kiuj ĉirkaŭas la ortangulan placon estas la samaj. La homoj kaj laboristoj, kiuj laboris tie loĝis tie. [4]

La preĝejo estis prirabita en la vintro de 2005, kvankam la ŝtelitaj objektoj estis rekuperitaj: kelkaj ĉizitaj bildoj de la 18-a jarcento kaj objektoj de malpli valoro. [4]

Monumentoj redakti

  • La paroĥa preĝejo de la loko estas la preĝejo "Nuestra Señora del Pilar" de Gordún (Nia Sinjorino de la Kolono). Ĉi tiu preĝejo estis konstruata dum la 17-a jarcento.: [5]
Ĝi konsistas el ununura ortangula navo, kun tri sekcioj kovritaj per duonbarela volbo. La ortangulo finiĝas per sekcio responda al la pastrejo kovrita per volbo el triangulaj tukoj. En tiu sekcio, du malprofundaj kapeloj, kovritaj per barelvolboj, malfermiĝas tra duonrondaj arkoj. La ĉefa fasado estas orientita al la placo. [6]
Ĉe la fino de ortangula placo, kie ĉiuj domoj aspektas same, estas la preĝejo, dediĉita al "Virgulino de la Kolono" kaj al "San Ramón Nonato", kun retabloj dediĉitaj al "San Francisco Javier" kaj al "San Ignacio de Loyola", el la 17-a jarcento. La preĝeja ekstero estas difektita, kvankam ĝia sonorilo ankoraŭ restas en sia sonorilturo. [4]
La dediĉo de preĝejoj kaj ermitejoj al ĉi tiu Virgulino, kies ĉefa eksponento estas la templo "Pilar" de Zaragozo (Templo de la Kolono), estas tre disvastigita en la tuta Aragono kaj ekstere de la regiono.
  • La Turo de Gordún. De la malnova fortikaĵo restas nur kvadrata turo, longa 6 metrojn ĉiuflanke kaj alta je 12 metroj. Ĝi perdis ĝiajn krenelojn kaj parton de ĝia alteco. Ĝi funkcias kiel la sonorilturo de la alkroĉita preĝejo, sed oni povas vidi ankoraŭ ĝiajn sagofendojn kaj duonrondajn fenestrojn. [2]

Estas menciinde redakti

La vilaĝo estas tre videbla el preskaŭ ĉiuj lokoj de la valo "Onsella", ĉar ĝi situas sur monteto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Belaj promenadoj. [8]