Gotor [goTOR] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Gotor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 307  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 1° 39′ U (mapo)41.545277777778-1.65Koordinatoj: 41° 33′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 608 m [+]
Areo 15,518255 km² ( 155 1.8 255 ha) [+]
Gotor (Provinco Zaragozo)
Gotor (Provinco Zaragozo)
DEC
Gotor
Gotor
Situo de Gotor
Gotor (Hispanio)
Gotor (Hispanio)
DEC
Gotor
Gotor
Situo de Gotor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gotor [+]
vdr

Geografio redakti

 
Konvento.
 
Konvento.

Gotor estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Tierga, oriente de Jarque, okcidente de Illueca kaj norde de Sestrica.

La loĝloko Gotor mem estas je 91 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 608 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda ĉe la montaro Virgen. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 laŭ kiu ĝi estas inter Jarque nordokcidente kaj Illueca sudoriente.

Historio redakti

Estas restaĵoj de keltiberoj kaj grava centro de metalurgio de Ferepoko. Tie okazis tri perfortaj detruoj. Ŝajne estis ankaŭ okupado fare de visigotoj, el kiuj eble devenas la loknomo Gotor. Poste araboj konstruis kvartalon.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Ĝi estis senjorlando de la familio Illueca, de la stirpo de Martínez de Luna, unu el la ok nobelaj familioj de Aragono. De tiu epoko estas la plej grava konstruo de Gotor, nome la konvento de Nuestra Señora de la Consolación, de la dominikanoj, starigita en la 16-a jarcento. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Gotor kie oni plialtiĝis el 844 loĝantoj en 1900 ĝis ĉirkaŭ la 3 000 loĝantoj ĝis la 21-a jarcento kiam oni iomete malaltiĝis ĝis nunaj 311 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Ana, la Konvento, ermitejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti