Gröbitz

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Gröbitz estas eksa administra komunumo kaj nuna parto de la urbo Teuchern en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en januaro 2011 ĝi iĝis parto de la urbo Teuchern. Ĝis tiu momento ĝi estis parto de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Vier Berge-Teucherner Land, kiu same tiam ĉesis ekzisti. La 31-an de decembro 2009 la komunumo havis 495 loĝantojn.

Gröbitz
Gröbitz (Germanio)
Gröbitz (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034445
Poŝtkodo 06667
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 11° 55′ O (mapo)51.1346811.92448Koordinatoj: 51° 8′ N, 11° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 214 m
Areo 7,56 km²
vdr
la loka kavalira kastelo, konstruita en 1512, nuntempe estas fasade en renoviginda stato