Gran Teatre del Liceu

La Gran Teatre del Liceu, ankaŭ mallongigite nomata "Liceu", estas la plej granda operejo de la kataluna ĉefurbo Barcelono. Ĝi situas ĉe la piedira avenuo Rambles en la centro de la urbo. La teatrejo malfermiĝis la 4-an de aprilo 1847, devis fermiĝi post fajra detruo la 31-an de januaro 1994 kaj remalfermiĝis dum la jaro 1999.

Gran Teatre del Liceu
operejo
Bazaj datoj
Arkitekto Josep Oriol Mestres vd
Malfermo 1837
Lando Hispanio vd
Situo El Raval
Adreso La Rambla, 51-63, Unió, 2-8, Sant Pau, 1-7
Situo
Geografia situo 41° 22′ 49″ N, 2° 10′ 25″ O (mapo)41.3802777777782.1736111111111Koordinatoj: 41° 22′ 49″ N, 2° 10′ 25″ O (mapo)
Gran Teatre del Liceu (Barcelono)
Gran Teatre del Liceu (Barcelono)
DEC
Gran Teatre del Liceu
Gran Teatre del Liceu
Situo de Gran Teatre del Liceu
Map
Gran Teatre del Liceu
vdr
fasado de la operejo "Liceu" de la avenuo "Rambles"

Prezentoj okazas preskaŭ ĉiutage. La reperturaro ampleksas la tutan gamon de klasikaj operoj, operetoj, muzikaj teatraĵoj de la 20-a jarcento ĝis modernisma koncerta muziko.

Unua direktoro de la simfonia orkestro de la opero estis Marià Obiols. Dum la longa historio de la operejo ĉi tie laboris multaj mondfamaj dirigentoj, inter ili ankaŭ Igor Stravinskij kaj Arturo Toscanini.

La granda salono de la operejo havas areon de 360 m² kaj kapaciton de 2.286 sidlokoj. Ĝi ankaŭ uziĝas por bankedoj kaj tiam povas esti ampleksigita ĝis 530 m². Koncertoj ankaŭ okazas en la Saló dels Miralls (la "salono de speguloj", maksimume 280 sidlokoj) kaj en la festa antaŭhalo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti