Grand Rapids (Manitobo)
urbeto de Manitobo en Kanado
(Alidirektita el Grand Rapids)
- Vidu ankaŭ: Grand Rapids (Miĉigano)
Grand Rapids (esperante "Grandaj Akvofluoj") estas kanada urbeto lokita en la provinco Manitobo, ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Vinipego, kie la rivero Saskaĉevano eniras la lagon. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Grand Rapids | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto local government district (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Manitobo | ||
Fondita | 1877 | ||
Poŝtkodo | R0C 1E0 | ||
Kodo laŭ areo | 204 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 213 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 12′ N, 99° 18′ U (mapo)53.2083-99.3Koordinatoj: 53° 12′ N, 99° 18′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 85,95 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kiel sugestas la nomo de la urbeto, la rivero tie havas konsiderindan trafluon: oni konstruis grandan hidroelektran centrejon por utiligi tion. La Cedra Lago, nur iomete post Grand Rapids, provizas naturan akvan rezervon por la centrejo. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbeto vivis 213 personoj sur areo de 85,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².
Historie, tie stariĝis la kolonio Fort Bourbon. Je la alia flanko de la rivero etendiĝas la rezervejo Grand Rapids.