Grand Theft Auto: London, 1969

Grand Theft Auto: London, 1969 estas ekspansio de la videoludo Grand Theft Auto, publikigita en 1999 por PK kaj PlayStation. Ĝi estas la unua ekspansio publikigita por PlayStation.

Grand Theft Auto: London, 1969

Disvolvo Rockstar Toronto
Eldoninto Take-Two Interactive
Distribuo Take-Two Interactive
Serio Grand Theft Auto
Platformo Vindozo
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Regilo komputila klavaro
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

La ludo uzas la saman ludmotoron de Grand Theft Auto kun la grafiko, kiu memorigas la antaŭulo, kvankam ĉio estas adaptita por la nova rekonstruo. La ludmaniero kaj la ludmekaniko estas identaj al tiuj de GTA.

Temo redakti

Tiel kiel implikas la nomo, la ludo disvolviĝas en Londono en la jaro 1969. La ludanto interpretas ankoraŭ la rolon de krimulo je la komencoj, kiu por gajni monon kaj fari al si reputacion en la urbo popolata de aliaj gangsteroj devos kompletigi la misiojn, kiujn estos komisiitaj al li de la estroj. Fine la krimulo sukcesos mortigi la estron de la malamika Bando, tiel li havos gravan postenon en sia Bando.

Rekonstruo redakti

La karakterizoj geografia kaj tempa estas kreitaj per kulturaj kaj historiaj referencoj, enmetante la ĉeeston de rolulo simila al James Bond kaj la uzadon de slangaj vortoj. Aŭtomobilojn oni stiras en la maldekstra parto de la strato kiel en la vera Anglio. Nature ĉeestas la tipaj nigraj taksioj kaj la ruĝaj duetaĝaj busoj. La nomoj de la kvartaloj estas la samaj de la veraj (Westminster, Soho...) kaj la sonstrio estas tipe 60-jara.

Ludmaniero redakti

Kiel en GTA la misio estas dividata en subsekcioj kun mallongaj scenoj, sed ĉio okazas en ununura urbo. La haveblaj armiloj estas la jenaj: pistolo, mitralo, flamĵetilo, fuzilĵetilo.

Ekzistas alia ekspansio nur por Vindozo, London 1961, kiun oni povas libere elŝuti el la oficiala TTT-ejo de London 1969.

Eksteraj ligiloj redakti