La grasvosta skorpioAndroctonusandroktono estas la komuna nomo, donita al skorpioj de la genro Androctonus, kiu estas la plej danĝera grupo de la skorpiospecioj de la mondo. Ĝia familio estas Butedoj. Ili vivas ĝenerale en la duonsekaj aŭ sekaj regionoj de la Mezoriento kaj Afriko. Ili estas mezgrandaj skorpioj, ekhavante longon de 10 cm.

Androctonus bicolor

Ilia komuna nomo estas derivita de ilia klare grasa metasomo aŭ vosto, dum la latina nomo originas de la greka kaj signifas "viromurdinto". Ilia veneno enhavas potencajn neŭrotoksinojn kaj estas aparte mortiga. Pikoj de la specioj estas konataj kiel kaŭzantoj de pluraj homaj mortoj ĉiun jaron. Pluraj farmaciaj firmaoj produktas kontraŭvenenon por traktado de venenigo fare de Androctonus.

Vivejo redakti

Grasvostaj skorpioj vivas ĝenerale en Norda kaj Okcidenta Afriko, la Proksima Oriento kaj orienten al la Hindukuŝa regiono. Landoj kie specioj de grasvosta skorpio vivas, inkludas: Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio, Egiptio, Togo, Israelo, Hindio, Libano, Turkio, Jordanio, Saud-Arabio, Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Kataro, Kuvajto, Irako, Irano, Afganio, Barejno kaj Pakistano.

Taksonomio redakti

Specioj:

La specioj A. amoreuxi kaj A. australis estas vendataj kaj troveblaj en kaptiteco, en terarioj.