Gries-Glaĉero (germane Griesgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 5,7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 6,23 km².

Gries-Glaĉero
Gries-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 668128 / 142457 (mapo)46.438.325Koordinatoj: 46° 26′ N, 8° 20′ O; CH1903: 668128 / 142457 (mapo)
Gries-Glaĉero (Svislando)
Gries-Glaĉero (Svislando)
DEC
Gries-Glaĉero
Gries-Glaĉero
Map
Gries-Glaĉero
Estiĝloko Blinnenhorn
Longeco 5,70 km
Larĝeco 1 km
Areo 6,23 km²
Glacikvanto 0,5 km³
Elfluanto(j) ÄgineRodano
Jara retiriĝo/kresko 50,1 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La glaĉero havas sian originon je la orienta flanko de Blinnenhorn je alteco de 3300 m s.m.. Ĝi fluas nordorienten. Je ĝia norda flanko situas Merezenbachschijen (3182 m s.m.), la Ritzhornoj (3047 m s.m.) kaj Fülhorn (2864 m s.m.). La plej sudan limon formas Rothorn (3289 m s.m.) kaj Bättelmatthorn (3044 m s.m.), super kiu pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando. La glaĉero finiĝas supre de Gries-Lago. Ĝis proksimume en la jaro 2001 la glaĉero ankoraŭ atingis la bordon de Grieslago, kiu estas baraĵita al alteco de 2400 m s.m.. Elfluanto de Gries-Glaĉero estas la rivero Ägine, kiu en Goms apud Ulrichen alfluas al la rivero Rodano.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko inter la 16-a ĝis la mezo de la 19-a jarcento Gries-Glaĉero havis konsiderinde pli grandan volumenon. En tiu epoko ĝi fluis ankaŭ trans la Griespasejo kun alteco de 2479 m s.m. kaj havis mallongan langon suden al la itala Valo de Gries (itale Valle del Gries).



Eksteraj ligiloj redakti