La griza presbito (Presbytis phayrei) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vidiĝas en la provinco Junnan de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio kaj la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi havas delikatan korpon kun longaj kaj maldikaj membroj. Ĝiaj manoj kaj piedoj estas longaj kaj mallarĝaj kun poleksoj tre stumpaj kaj la ceteraj kvar fingroj longaj kaj maldikaj. Ĝi ne havas vangan saketon kaj ĝia vosto estas pli longa ol ĝia korpo. La diversspecaj presbitoj similas unu al alia kaj distingiĝas unu de alia ĉefe per siaj malsamaj harkoloroj. La ŝultroj kaj dorso de la griza presbito surhavas grizbrunan hararon, ĝiaj brusto kaj abdomeno estas grizblankaj; ĉirkaŭ ĝiaj okuloj kaj buŝo troviĝas blankaj rondaj makuloj.

griza presbito
Phayre's Leaf Monkey area.png
Phayre's Leaf Monkey area

La grizaj presbitoj loĝas en arbaroj de la tropika kaj subtropika zonoj. Ĝenerale ili agas sur la pinto de arboj. Ili, kun svelta kaj eleganta korpo, estas facilmovaj kaj lerte saltadas inter arboj. Ili vivas en aroj laŭ familio, kaj iras serĉi nutraĵojn frumatene kaj vespere, kaj en tagmezo, kiam fariĝas varmege, ili ripozas en ombroj. Ili manĝas foliojn, burĝonojn, florojn kaj diversajn fruktojn. Ili agadas ĉefe sur arboj kaj malofte surtere, kaj iradas kvarpiede. La diversspecaj presbitoj havas similajn vivkutimojn. Por alkutimiĝi al manĝado de folioj, ilia stomako dividiĝas en kelkajn ventriklojn, tio faciligas asimili la englutajojn. Ĉe la galveziko kaj intesto de iuj presbitoj troviĝas kalkulusoj similaj al tiuj de sovaĝaj kaproj, iuj el ili eĉ havas grandecon de kokovo. La kalkuluso formiĝas el la englutitaj haroj kaj kalcia karbonato kaj estas tre malmola. La popolanoj de Bangladeŝo opinias, ke la kalkuluso de la griza presbito havas specialan kuracefikon, tial ĝi estas altvalora. Por akiri kalkulusojn oni senbride kaptis la presbitojn, ke ilia nombro fariĝis tre malgranda.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.