Grizkapuĉa paradoksornito

La Grizkapuĉa paradoksornito (Paradoxornis zappeyi) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de ParadoxornisParadoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapuĉa paradoksornito
Grizkapuĉa paradoksornito
Grizkapuĉa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. zappeyi'
Paradoxornis zappeyi
(Thayer, 1912)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel la nomo sugestas, tiu specio montras tre grizajn kapon, kolon kaj supran bruston, pli malhele en frunto kaj krono. La griza kapo estas plej karaktera distingilo kaj indus la nomo de Grizkapa paradoksornito, sed tiu jam estas de alia specio de la genro nome Grizkapa paradoksornito. Kontrastas kaj rimarkindas la papageca hela beko kaj la malhela okulo ene de blanka okulringo. La supraj partoj ĉefe dorso estas brunaj kaj la subaj partoj malhelbrunaj pli hele en gorĝo kaj iom rozkolora en ventro.

La alvoko estas akra ‘trr'ik’ kaj ‘trrrh’ kaj la kanto altatona ‘ss-si-su-si’.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti