Grizpuga pinglovostulo

La Grizpuga pinglovostulo, Chaetura cinereiventris, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizpuga pinglovostulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. cinereiventris
Chaetura cinereiventris
(Sclater, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en montetaj arbaroj el Nikaragvo suden al Peruo, Brazilo kaj norda Argentino, kaj krome Grenado, Trinidado kaj Tobago. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo, kameno aŭ similforma lokigo per salivo.

La Grizpuga pinglovostulo estas 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun griza triangula strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas ardezgrizaj . Ĝi havas longan griznigran voston.

La Grizpuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldenseĵoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.

La Grizpuga pinglovostulo havas kriecan alvokon.

Referencoj redakti