Gronlanda literaturo

Gronlanda literaturo estas la en la gronlanda lingvo verkititaĵaro de la Inuitoj aŭ de la Danoj respektive de devenantuloj de miksitaj geedziĝoj kiuj vivas en Gronlando.

Antaŭhistorio redakti

La neskriba kulturo kaj rakontadtradicio de la polusaj popoloj inter Gronlando kaj la Ĉukotko-duoninsulo estis longan tempon en rekta konekso. Nur per la dana koloniigo kaj misio Gronlando ekde la 18-a jarcento pli intime ligitis al Danio. La en tiu kunteksto estiĝinta gronlanda literaturo estas do relative juna fenomeno kaj nombriĝas inter la plej modernaj nordaj literaturoj: sed samtempe ĝi enhavas antikvajn rakontmanierojn kaj mitojn. Tiamaniere estiĝas miksa literaturo: ekzistas Gronlandanoj skribantaj en dana lingvo kaj Danoj preferintaj la gronlandan.

Per la nebuŝa fikso (kaj multe pli per la traduko en eŭropajn lingvojn) perdiĝis kaj perdiĝas gravaj trajtoj de la eldiritaĵoj respektive de komunikitaĵoj faritaj dum monotona kantado/tamburita kantado; la skriba esprimo malhavas sono-travivaĵojn apenaŭ refareblajn. La grondlandaj mitoj temas pri kosmokreado kaj naturaj fortoj, pri homoj estantaj de super natura forteco, de ŝamanoj, fantomoj kaj gigantoj. La rakontoj el la ĉiutaga vivo respeguligas la tradicie malmolan vivon de la Inuitoj kaj ofte ambaŭ mondoj miksiĝas.

Karaktera por la inuita kulturo estas, laŭ Anna Kim, certa "manko de spuroj":[1] Ĉio ajn iam denove reuzatas, nenio konservatas ekster la buŝa rakontotradicio.

La kristana misiistoj (Dana Evangelia Luterana Eklezio; Fratio herrnhuta inter 1731-1900) estingis tradiciaĵojn multajn malpermesante ekz. ĉetamburan kanton. Aldoniĝu drinkemo, malavantaĝa komercado fare de la koloniistoj, geedziĝoj perfortaj kiel aliaj problemoj. Tambura kantado anstataŭitis per psalmo-recitado.[2]

Frua gronlanda literaturo redakti

Grondlanda skriba lingvo ekzistas en unuigita formo nur de 150 jaroj. Poul Egede, filo de la pacema misiisto Hans Egede, kreis en la mezo de la 18-a jarcento biblian tradukon por Gronlandanoj en artefarita miksita lingvo (dana-gronlanda) - frua ekzemplo de hibrido inter lingvo kaj literaturo.

Ekde 1850 disvolviĝis nura gronlanda skribolingvo por teologiaĵoj. La Nova Testamento gronlandiĝis unue far Konrad Kleinschmidt. Lia filo, la misiisto Samuel Kleinschmidt, presigis en 1851 en Berlino la unuan gramatikon de la gronlanda. La baza dialekto de la de li preferita lingvostilo estas la centra idiomo de Uesta Gronlando. Ssed tio malhelpas ĝis hodiaŭ ke Gronlandanoj el Qaanaaq (nordo) aŭ Eosta Gronlando iĝus majstraj verkitoj.[3] La unua eldonejo kun presejo fonditis en 1857; Atuagagdliutit, la unua gazeto (komence ĝi konsistas el nur unu folio, sed poste oni ankaŭ prezentis eŭropajn klasikaĵojn en ĝi) aperis en 1861, la unuau vortaro en 1871.

 
Mito de Kaassassuk, la orfa knabo; surpaperigis Knud Rasmussen, ilustris Jakob Danielsen

Buŝaj rakontoj kolektitis inter 1823-28 en norda Gronlando unue far la misiisto Peder Kragh 1823–1828, far la oficisto Hinrich Johannes Rink inter 1858–68 ĉe la okcidenta marbordo kaj far Knud Rasmussen[4] inter 1900–1920 en la centra Norda Gronlando. Sukcesis la ĉasisto Jakob Danielsen (1888–1938), kiu aŭtodidakte trejniĝis kiel pentristo, esprimi kaj transporti la etoson kaj dramecon de sagaoj kaj eĉ mimikojn kaj gestadojn de la rakontintoj en siaj bildoj. La bildojn - li estis ankaŭ mem bona rakontistoj - li aldone ornamis per ampleksaj priskriboj interpretaj. La rakontisto Jens Kreutzmann (1828–1899) kaj la pentristo Aron von Kangeq (1822–1869) regis la skriban lingvon kaj verkis ilustritajn librojn. Rasmus Berthelsen (1827–1901) skribis la unuajn religiajn kantojn en grondlanda lingvo kun tipa gronlanda ritmo.

La 20-a jarcento redakti

La unua kaj samtempe politika grondlanda romano, Sinnattugaq (1914), montras malferme la problemojn sociajn kaj vizie fantazias pri la cirkonstancoj estontaj en 2105, do du jarcentojn pli malfrue.[5] Lia verkinto estis Mathias Storch (1883–1957). Augo Lynge (1899–1959) sekvis per alia politika romano kaj per noveloj. La naturlirikisto Henrik Lund (1875–1948) daŭrigis la tradicion de ekleziaj kantoj; lia poemo Nia lando, tiom maljuna estas ci (1912) estis apelo malfermi la landon al tekniko moderna. Ĝi iĝis poste teksto de la nacia himno (muziko de Jonathan Petersen).

En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj generacio da gronlandaj aŭtoroj orientiĝis je naciromantika skolo de la dana literaturo: Frederick Nielsen (1905–1991), Pavia Petersen (1904–1943) kaj la per kristana etiko kaj prapatraj virtoj influita artisto Hans Lynge (1906–1988). Li pli bone konatas kiel "gronlanda ĉefimpresionismulo",[6] per siaj romanoj, rakontoj kaj teatraĵoj. Nielsen eldonis la unuan kolekton da poemoj kiuj ne estis faritaj por kantado recita.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj oni mense okupiĝas multe pli modernigo, urbigo kaj malfermiĝo al eksteraj influoj. En 1953 Gronlando iĝis aŭtonoma regiono. Ĝis 1953 kontaktoj disde la ekstero tre malmultis. Tuj la ĉasado anstataŭitis per industria fiŝkaptado, la gronlanda lingvo pliriĉiĝis per anglaj vortoj kaj la daŭripoveca sinteno de la Gronlandanoj maliĝis: homoj ne plu reciklis aferojn sed ade forĵetis ilin volante esti modernaj.

La gronlandaj aŭtoroj reagis parte per nostalgia reorientiĝo je tradiciaj kutimoj. Inter ili estis kelkaj paroĥestroj deĵorintaj en landopartoj malfacile alireblaj (ĉirkaŭ Qaanaaq respektive en Eosta Gronlando), kiuj tuj ekkonfrontiĝis je la moderniĝo intertempa de Uesta Gronlando. Ili provis konservi la buŝe transdonitajn rakontojn el siaj regionoj, en kiuj ŝamanismo kaj fantoma ekzorco tre oftis. Inter ili menciindas Otto Rosing (1896–1965) kaj lia filo Jens Rosing (1925–2008), kiuj ankaŭ pentris kaj ilustris, krome Villads Villadsen (1916–2006) kaj Otto Sandgren (1914–1999). Pli malfrue plioftis socia kaj civiliza kritikoj faritaj per la verkistoj kaj politikistoj Moses Kim Olsen (1938–2008), la du skribantaj agademuloj por la poraŭtonomia partio Inuit Ataqatigiit (IA), Jens Geisler (* 1951) kaj Aqqaluk Lynge (* 1947). Menciindas ankaŭ la pentristo kaj verkisto Kristian Olsen aaju (* 1942) kaj la en Gronlando ege ŝatata iama instruisto kaj redaktoro Hans Anthon Lynge[7] (* 1945), kiujn ankaŭ influis la Majo de 1968 (Francio) kaj ekzistadismo; ili opoziciis kontraŭ ĉia ajn dana influo. Ankaŭ Hans Lynge partoprenis tiun identecserĉadon kiel oldulo kaj publikigis grandan tetralogion pri historio de la Gronlandanoj disde la elmigro disde Kanado ĝis la aktualaj tempoj (1970–1988).

En la 1980-aj jaroj ankaŭ la unuaj gronlandaninoj literature rimarkiĝis, ekz. Maliarak Vebæk (* 1917; al ŝi oni aljuĝis en 2001 la gronlandan kulturpremion) per la romano Bussini naapineq (1981) kaj Mariane Petersen (* 1937) ki skribis poemaron eldonita en 1988.

Post 1979 - kiam estis realiĝinta aŭtonomia stato pli larĝa - plimalfortiĝis la foso inter "aŭtentike" gronlanda identeco kaj kolonia daneco. Ne plu ĉiuj problemoj de Gronlando aŭtomate interpretatis kiel naturaj sekvoj de "okupado". Inter la "postkoloniaj" aŭtoroj apartenas la en Kopenhago vivanta verkisto Ole Korneliussen (* 1947) kiu verkis la romanon Tarrarssuumi tarraq (1999; dana titolo: Saltstøtten). La lirikisto, prozaisto kaj scenaristo Hans Anthon Lynge, portanto de la Kulturpremio 1999 kaj de la dana Portradukista premio 2010, taksas nesolvita en sia leterromano Allaqqitat (1997) la demandon pri gronlanda identeco; certe ĝi ne solviĝu per repreno de etniaj tradicioj kaj preferoj.

Generacio nova redakti

Ankaŭ por junaj aŭtoroj kiel la lirikistino, frapartistino kaj pentristino Jessie Kleemann (* 1959)[8] kaj la verkisto Kelly Berthelsen (* 1967) sin starigos ĉiam denove la demando de integriĝo de tradicioj dum kreado de moderna nacia ŝtato.

Tipa por multaj artistoj estas la reciprokeco inter lingvo, danco kaj pentrado. Ankaŭ filmoj en gronlanda lingvo ekzistas ekde 2008. Ivalo Frank naskiĝis kiel filino de danaj gepatroj en Gronlando vivante kiel filmfaristino kaj liberprofesia verkistino en Berlino.

Hodiaŭ aperis - inkluzive de tradukoj el aliaj lingvoj - po 120 libroj por jaro en gronlanda lingvo. Ties eldonokvanto estas de inter 1000 kaj 2000 ekzempleroj, por enloĝantaro de nur 57.000 homoj en Gronlando kaj 13.000 en Danio.

Notoj redakti

  1. Anna Kim: Invasionen des Privaten. Droschl, Graz 2011, ISBN 978-3-85420-781-8.
  2. Langsames Tauwetter in ewigem Eis. Literarische und dokumentarische Perspektiven auf die Arktis. In: Neue Zürcher Zeitung, 3.9.2005.
  3. K. Thisted, 1986, p. 343
  4. K. Rasmussen, Schneehüttenlieder. Eskimoische Gesänge, Essen / Freiburg i.Br. 1947 (dana eldono en Kopenhago, 1930), nova eldono: Grönlandsagen, Salzwasser-Verlag Paderborn, ISBN 978-3-8460-0273-5.
  5. Singnagtugaк, unua eldono interrete Rosenberg, Kopenhago 1914. (PDF)
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2017-04-17.
  7. http://www.napa.gl/index.php?option=com_content&view=article&id=51&Itemid=73&lang=da
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2017-04-17.

Literaturo redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grönländische Literatur en la germana Vikipedio.