Grumpy Cat

katino kaj imeme-famulino en la interreto

Grumpy Cat (pron.: grampi ket, tradukebla kiel ~„Grumblema Kato”), originale Tardar Sauce (tordita formo de la angla tartar sauce, tatara saŭco” ) naskiĝis en Usono, la 4-an de aprilo 2012. Ĝi estas ina hejma kato kaj interreta famulo, kiu famiĝis pro ŝiaj morozaj „vangomienoj”. La buŝo de la kato ĉiam kliniĝas suben ĉirkaŭ la buŝo, sed la morozecon fortigas, ke ĝiaj brovoj ŝajnas estis kuntiritaj. Ŝia posedanto (Tabatha Bundesen el Arizono) sciigis, ke la vango-esprimon kaŭzas naneco (nanokresko, etkresko).

La kato ekfamiĝis en 2012, kiam frato de Tabatha, Bryan, surmetis foton sur Reddit, la 22-an de septembro. La foto atingis ene de 48 horoj sur la fotodividilo Imgur pli ol 1 milionon de viditeco. Pli poste oni skribis humurajn aŭ morozajn notojn sub la fotojn. La moroz-vangaj kataj fotoj disvatiĝis kiel interretaj memoj. La katino havas propran Facebook-paĝon („The Official Grumpy Cat”), dum la posedanto, iama kelnerino Tabatha iĝis riĉulino danke al la kato.

Pliaj informoj redakti