Grupa narcisismokolektiva narcisismo estas formo de narcisismo, kiam individuo tro amas sian propran grupon, kie "propra grupo" estas grupo, en kiu la individuo persone partoprenas.[1] Kvankam la klasika difino de narcisismo koncentras sin al la individuo, la teorio pri grupa narcisismo asertas, ke oni povas havi simile troaltan takson pri grupo, kaj ke la grupo povas funkcii kiel narcisisma estaĵo.[1] Kolektiva narcisismo estas parenca al etnocentrismo; tamen, etnocentrismo ĉefe koncentras sin al egocentrismo je etna aŭ kultura nivelo, dum kolektiva narcisismo etendiĝas ĝis ĉia propra grupo, ne nur kulturoj aŭ etnoj.[1][2] Iuj teoriistoj kredas, ke grup-nivela narcisismo estas etendaĵo de individua narcisismo, sed aliaj kredas, ke la du estas sendependaj unu de la alia.

Trajtoj redakti

Grupan narcisismon karakterizas troalta taksado de la grupo fare de ĝiaj anoj.[1] Gravas rimarki, ke grupa narcisismo povas esti montrata de individuo por grupo aŭ de la tuta grupo por si.[1] Fundamente, tamen, grupa narcisismo ĉiam estas ligata al la individuoj, kiuj komponas narcisisman grupon.[1] Kolektive narcisismaj grupoj bezonas eksteran validigon, same kiel individuaj narcisistoj bezonas tion.[3] Organizoj, kiuj eksponas tian konduton, tipe klopodas gardi siajn interesojn per rekompencado de grupokonstrua konduto (pozitiva plivortigado).[3] Laŭ Golec de Zavala kaj samideanoj, la grupa estas alternativa formo de narcisismo, kie la plimulto da trajtoj de individua narcisismo aplikiĝas, sed estas manipulataj por inkludi la vorton "grupo" kie "memo" alie uziĝus. Golec de Zavala k.a. asertis paralelojn inter la individua kaj grupa narcisismoj:

Individua/Grupa Narcisisma Ekvivalenco[1]
Individua Grupa
Mi esperas, ke homoj rekonos mian aŭtoritaton. Mi esperas, ke homoj rekonos la aŭtoritaton de mia grupo.
Mi havas naturan talenton por influi homojn. Mia grupo havas ĉiujn dispoziciojn por influi aliajn.
Se mi regus la mondon, estus multe pli bone. Se mia grupo regus la mondon, estus multe pli bone.
Mi estas eksterordinara homo. Mia grupo estas eksterordinara.
Mi ŝatas esti ĉe la centro de ĉies atento. Mi ŝatas, kiam mia grupo estas ĉe la centro de ĉies atento.
Mi neniam estos kontenta ĝis mi havos ĉion, kion mi meritas. Mi neniam estos kontenta ĝis mia grupo havos ĉion, kion ĝi meritas.
Mi insistas ricevi la estimon donendan al mi. Mi insistas, ke mia grupo ricevu la estimon donendan al ĝi.
Mi volas sumiĝi je io grava en la mondo. Mi volas, ke mia grupo sumiĝu je io grava en la mondo.
Oni neniam sufiĉe rekonas miajn farojn. Malmultaj homoj plene komprenas la gravecon de mia grupo.

Ekzemploj redakti

Laŭ la psikiatristo Bandy Lee kaj la ĵurnalisto Chauncey Devega, Donald Trump gvidas "politikan sekton," kiu montras grupan narcisismon. Laŭ Lee, "sistemo, kiel despotismo, tiranio aŭ faŝismo ne vere estas politika ideologio tiom kiom grupa stato malbonsana, kiu fine kondukas al damaĝo al la grupo."[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Golec de Zavala, A,Cichocka, A., Eidelson, R., & Jayawickreme, N. "Collective narcissism and its social consequences" Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivo Wayback Machine Journal of Personality and Social Psychology 97.6 (2009): 1074-1096. Psyc articles. EBSCO. Web. 26-a de marto 2011.
  2. Bizumic, Boris, and John Duckitt. Ŝablono:"'My Group Is Not Worthy of Me': Narcissism and Ethnocentrism". Political Psychology 29.3 (2008): 437-453. Psychology and Behavioral Sciences Collection. EBSCO. Reto. 9-a de Aprilo 2011.
  3. 3,0 3,1 Duchon, Dennis. "Organizational Narcissism and Virtuous Behavior". Journal of Business Ethics 85.3 (2009): 301. Reto. 9-a de aprilo 2011.
  4. Psychiatrist Bandy Lee: Trump is getting worse; “I suspect he is unable to tolerate reality”