Grupo de Kontraŭ-Faŝisma Rezistado Unua de Oktobro

Grupo de Kontraŭ-Faŝisma Rezistado Unua de Oktobro estus la traduko el la hispana Grupos de Resistencia Antifascista Primero de Octubre (mallongige GRAPO) kiu estis organizo terorista hispana marksista-leninista, de ekstrema maldekstro, kun forta inspiro de maoismo naskiĝinta en 1975. Post multaj anoncoj pri ties nuligo fare de la hispanaj registaroj, la organizo, aŭ almenaŭ grupetoj kiuj reklamas tiun devenon, plufunkcias foje, kaj okazas ankoraŭ aretoj ĝis la aktualo. En 2006, la Supera Juĝinstanco de Hispanio konsideris pruvita ke GRAPO estis armea branĉo de la Partido Comunista de España (reconstituido), kiu direktis la organizon.

Grupo de Kontraŭ-Faŝisma Rezistado Unua de Oktobro
emblemo
terorisma organizaĵo
Komenco 1975 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

kontraŭfaŝismo

vdr
Blazono de GRAPO

Plej grava estis la agado de la organizo fine de la 1970-aj jaroj, kiam ili kidnapis kaj murdis gravulojn, militestrojn kaj policanojn. Krome ili faris bankorabadojn por financi kaj frapi la kapitalisman sistemon.