Guido FREI, n. 13-a de januaro 1921 en vilaĝo Ins, kantono Berno, Svisujo, m. 29-a de junio 2010, estis televida-pioniro de svisa ŝtata televido, promocia germanisto kaj historiisto.

Guido Frei
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1921 (1921-01-13)
en Ins BE
Morto 29-an de junio 2010 (2010-06-29) (89-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Ekde 1946 Guido Frei laboris ĉe la ŝtata radiostacio en Zuriko (Svisujo). Ekde 1958 ĝis 1989 li laboris por la ŝtata svisa televido (SF, DRS). Ekde 1958 li estis programa gvidanto de la radiostacio. En jaro 1965 li estis nomumita televidodirektoro. Inter 1974 kaj 1979, li estis ankaŭ programa direktoro de DRS (televido de la germana (D) kaj retia-romanĉa (R) televido de Svisujo (S)), post kiam en 1978 radio kaj televido kuniĝis kaj ricevis po unu regionan direktorecon. La organizo de ŝtata svisa televido kaj radio estas tre komplika kaj oni ofte transformas la organizaĵon.

Docento en universitato Zuriĥo redakti

Guido Frei estis (ankaŭ en jaroj 1972 ĝis 1975) docento en universitato de Zuriĥo (Zuriko) pri prononco de la germana lingvo por germanistaj studentoj. Li faris ankaŭ ekzercadojn kaj surbendigojn kaj skriban korektadon laŭ "Siebs", la norma libro pri germana prononco. Li diskutis la "puran" kaj "mezuritan" pronocojn pri la germana kaj la svisgermana lingvoj kaj la svisaj dialektoj. La svisa dialekta prononco estas ofte tre malproksima de la bonĝusta germana prononco. Tiutempe la prononco de radiaj kaj televidaj parolantoj estis tre bona, ĉar la svisaj dialektoj ne estis en danĝero, hodiaŭ la radiaj kaj televidaj stacioj devas flegi la svisajn dialektojn. Svisujo havas hodiaŭ multajn lingvojn, en Zuriĥo ĉirkaŭ 150 lingvojn; la svisaj dialektoj kaj la regionaj dialektoj estas en danĝero. La kvalito de la germana lingvo en Svisujo estas bedaŭrinde absolute ne bona. La bonaj svisaj dialektoj mortiĝas, la homoj ne parolas bone la germanan lingvon. Nur la grandaj gazetoj NZZ - nova zuriĥa gazeto - kaj la TA - "Tages-Anzeiger" (fonetike: "tages-anceiger") flegas la bonan germanan lingvon.

Libroj redakti

  • Aŭtobiografio en germana lingvo: Frei, Guido, Fernsehpionier, 1921-2010, In eigener Sache : Rückblenden auf vier Jahrzehnte Radio und Fernsehen DRS / Zuriĥo (Zuriko) : Eldonejo Orell Füssli, 2006, 224 paĝoj, kun bildoj. ISBN 3-280-06075-3 978-3-280-06075-9
  • Siebs, Theodor, Deutsche Aussprache : reine und gemässigte Hochlautung mit Aussprachewörterbuch / Siebs; (germana prononco, pura kaj mezurita alta voĉo (prononco), kun prononca vortaro / Siebs, eldonita de Helmut de Boor, Hugo Moser kaj Christian Winkler, 19-a prilabora eldono, Berlino : eldonejo de Gruyter, 1969, IX, 494 paĝoj, kun bildoj, tabeloj, bibliografio, literaturaj dosierujo; nova eldono/ (premo) en septembro 2010: de Helmut de Boor, Hugo Moser, Christian Winkler, Gruyter, Walter de GmbH, Aŭgusto 2007 - libro - IX, 494 paĝoj, ISBN 3110182033 EAN: 9783110182033

Referencoj redakti

  • bildo[rompita ligilo] - in serĉilo indiku: Guido Frei

Eksteraj ligiloj redakti