Guido Pogatschnigg
POGATSCHNIGG Guido [pogaĉnig gido] (naskita la 19-an de junio 1867 en Szászváros, Hungario; mortinta la 7-an de marto 1937 en Temeŝvaro, Rumanio) estis hungara komponisto kaj primuzika verkisto.
Guido Pogatschnigg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1867 en Orăștie |
Morto | 7-an de marto 1937 (69-jaraĝa) en Timișoara |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto |
Kariero redakti
Pogatschnigg studis en la muzikakademio de Budapeŝto. Post fino de la eklezimuzika altlernejo de Regensburg li fariĝis la ĉefkapelestro de katedralo de Eger. De 1908 oni nomumis lin direktoro de Muzikarta Lernejo de Temeŝvaro. Li estis kunaŭtoro de gazeto Magyar Dal.
Komponaĵoj redakti
- Ecce Sacerdos kaj Ave Maria.
- Kaukázus tündére, Copf és Paróka, baletoj.