Gumursojgumursetoj estas aparta formo de gumbonbonoj en formo de unu ĝis du centimetrojn granda stiligita urso. Ili estas produktitaj diverskoloraj kaj entenas krom farbaĵojn kaj aromojn ankaŭ acidigajn kaj tegigajn materiojn, akvon, sed ĉefe sukeron, sukersiropon kaj gelatenan miksaĵon, kiuj estigas la gumsimilan econ. Por specifaj grupoj de aĉetantoj, ekzemple en islamaj landoj, por judoj atentantaj pri koŝera manĝaĵo aŭ por vegetaranoj, ili ankaŭ haveblas sen (bestodevena) gelatenaĵo.

gumursetoj

Historio redakti

 
detala bildo de gumurso

La gumursoj inventitis en 1922 de la entreprenisto Hans Riegel en la urbo Bonno de Germanio. Lia entrepreno Haribo (akronimo de HAns RIegel BOnn) ekde la jaro 1922 produktis kaj disvendigis la dolĉaĵon, komence sub la germanlingva nomo Tanzbären ("dancaj ursoj"), poste Goldbären ("oraj ursoj"). Ĝis la nuntempo la entrepreno, kiu cetere situas nur kelkcent metrojn for de la germania registara kvartalo de Bonno kaj de la eksa Germana Esperanto-Centro de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas la tutmonde gvida produktanto de gumursoj. Tamen intertempe la dolĉaĵo ankaŭ produktatas de multaj aliaj firmaoj en diversaj variaĵoj.

Diversaĵoj redakti

En la Juda muzeo de Berlino ekzistas aŭtomato, kiu proponas koŝerajn gumursetojn produktitajn sen porkaĵo.

Alkohola mikstrinkaĵo el vodko kaj Red Bull estis nomita laŭ la gumurso. En Aŭstrio kaj Svislando la trinkaĵo nomiĝas Gummibärli (gumurseto), ĉar ĝi havas la apartan guston de gumursoj.

Bibliografio redakti

  • Eckard Sackmann, Uwe Scheutzel: Ursus Latex: Das Gummibärchen-Buch (Ursus Latex: La gumursetolibro, Hamburgo 1990, eldonejo Sackmann und Hörndl, ISBN 3-924623-74-0

Eksteraj ligiloj redakti