Gura Apelor
Gura Apelor, ankaŭ Gura Apei (rumane "buŝo de la akvo(j)") estas baraĵo kaj baraĵlago en distrikto Hunedoara, en la montaro Retezat. La baraĵmuro estas la plej alta de Rumanio, kun alto de 168 metroj; ĝi konsistas el alŝutitaj rokoj kaj argilo, larĝas 574 metrojn ĉe la bazo kaj longa 460 metrojn ĉe la supro.[1]
Gura Apelor | ||
---|---|---|
embankment dam | ||
Speco de la lago | baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Râul Șes, Lăpușnicul Mare, Lăpușnicul Mic | |
Ĉefaj elfluoj | Râul Mare | |
Areo de la baseno | 235 km²[1] | |
Landoj de la baseno | Rumanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 45° 20′ 20″ N, 22° 43′ 20″ O (mapo)45.338922.7222Koordinatoj: 45° 20′ 20″ N, 22° 43′ 20″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 1.087 m | |
Surfaca areo | 4,11 km²[1] | |
Maksimuma longo | 8,5 km[1] | |
Akva volumeno | 211 milionoj da m³[1] | |
Maksimuma profundo | 162 m | |
La konstruado de la muro komenciĝis en 1975 kaj kompletiĝis en 1986. La lago ne nur provizas elektron (maksimume 335 MW, mezume 605 GWh jare), sed ankaŭ akvon al proksimume duono de la distrikto, interalie al la urboj Hațeg, Călan, Simeria kaj Deva.
La lago estas atingebla per la distrikta vojo DJ685, kiu sekvas la riveron Râul Mare. Oriente la lago limas al la nacia parko Retezat.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Registrul Român al Marilor Baraje (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-15. Alirita 2015-02-15.