Gurre-Lieder

(Alidirektita el Gurrelieder)

La Gurre-Lieder de Arnold Schönberg estas oratorio por soloistoj, ĥoro kaj orkestro. La vortoj devenas de la novelo „En cactus springer ud“ de la dana poeto Jens Peter Jacobsen (1847–1885) en la germana traduko de Robert Franz Arnold.

Gurre-Lieder
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1911
Ĝenro oratorio
vdr

Ekestohistorio redakti

La komponado de la verko, kiu grandparte jam estis finfarita en la jaroj 1900/01, etendiĝis trans intervalo de pli ol 11 jaroj. Ekigaĵo por la komponado estis la atribuado de komponkonkurso de la Tonartisto-Asocio je Vieno. Schönberg komponis selekton el la poemoj kiel lidociklo por kantado kaj piano, ilin tamen ne prezentis pro la noveco de la lidoj kaj la pro tio supozataj malmultaj ŝancoj je premiado. Anstataŭe li decidiĝis transverki la komponaĵon en tripartan oratorion por solooj, ĥoro kaj orkestro. Sekvatempe - ĉiam denove interrompate de iom longaj paŭzoj - li verkis pri aliformado kaj instrumentado de la partituro. En la jaro 1911 Schönberg finfaris la verkon. La unua prezentado okazis la 23-an de februaro 1913 per la Viena Tonartisto-Orkestro en la granda salono de la Viena Muzikasocio en Vieno direktate de Franz Schreker. Estis la plej granda sukceso, kiun atingis Schönberg dumvive.

Literaturo redakti

  • Eberhard Freitag: Arnold Schönberg. Mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten dargestellt von Eberhard Freitag. Rowohlts Monographien. Reinbek bei Hamburg: Rowohlt, 1990, ISBN 3-499-50202-X
  • Ulrich Krämer (Hrsg.): Arnold Schönberg: Gurre-Lieder für Soli, Chor und Orchester. Studienpartitur (mit einem Text von Jens Peter Jacobsen). Universal-Edition, Wien u. a. o. J.
  • Werner Oehlmann, Alexander Wagner: Reclams Chormusik- und Oratorienführer. 8., durchges. Aufl. Reclam, Stuttgart 2003, ISBN 3-15-010550-1
  • Ulrich Tadday (Hrsg.): Arnold Schönberg. Musik-Konzepte 112/113. Edition text + kritik, München 2001, ISBN 3-88377-660-2

Eksteraj ligiloj redakti