Instrumentado (ankaŭ instrumentigo) estas la disdonado de la voĉoj de muzika komponaĵo sur la unuopajn instrumentojn. Ĉe orkestrokomponaĵo oni ankaŭ povas paroli pri orkestradoorkestrigo. La teorion de instrumentado oni nomas instrumentadoscienco.

Partituro de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven

Termino redakti

La nocio instrumentado unuafoje troviĝas je 1807 en Kurzgefaßten Handwörterbuch der Musik (Mallonga manlibra vortaro de muziko) de H. Chr. Koch, jam tri jarojn poste ĝin uzis E. T. A. Hoffmann en sia recenzo de la 5-a simfonio de Beethoven. La difinoj de la nocio tiam parte estis neklaraj kaj etendiĝis ekde „akompano de la ĉefa voĉo“ (A. Heyse, 1829) ĝis „écrire correctement pour chaque instrument (ĝis skribi korekte por ĉiu instrumento)“.

Serioze oni povas diri je ĉiu muzikaĵo, kiun ludas pli ol unu instrumento, pri instrumenado: Ankaŭ en violonsonato la decido, ĉu la piano ludas la ĉefan rolon akompanata de la violono aŭ male, estas demando de instrumentado. Richard Strauss indikis la gravecon de la kono de tonmeta teĥniko kaj voĉkondukado por la instrumentado, kiam li skribis en antaŭparolo al la instrumentadoscienco de Berlioz:

„Povu ĉio, kiu volas elprovi sin en orkestrokomponaĵo, esti devigata, komenci sian karieron per komponado de kelkaj arĉkvartetoj.“

Nuntempe oni komprenas sub instrumentado ankaŭ la aranĝado de verko por alia instrumentaro (ekz. „orkestrado de pianosonato“), kaj ankaŭ la (orkestro-)aranĝo de verko oni povas nomi instrumentado („La simfonioj de Gustav Mahler estas pli grande instrumentitaj ol tiuj de Mozart.“)

Teĥniko redakti

La alordigo de unuopaj vĉoj al certaj instrumentoj ofte estas parte de muzika inspiro: La violonĉelotemo ce la komenco de la 3-a simfonio de Beethoven aŭ la Till Eulenspiegel-kornvoko ĉe Richard Strauss estas inspiraĵoj, kies instrumentado por la komponistoj estis firma certe jam en la komenco.

Kontraŭ tio aliflanke staras la praktiko de orkestrado de partiĉelo, kiu kun la kreska orkestrogrando en la 19-a jarcento pli kaj pli graviĝis. Richard Wagner bezonis por la komponado de Parsifal preskaŭ du jarojn, la rafinita instrumentado de la partiĉelo postulis tamen pluajn tri jarojn.

Novkomponado de orkestroverko kutime kunmetiĝas el tiuj du komponantoj. Escepto estas la gruplaboro, kiu ĉefe rolas ĉe la ekesto de filma muziko: Jen la aranĝisto ricevas de la komponisto partiĉelon, en kiu staras pli malpli ekzaktaj instrumentadoinstrukcioj, kaj havas la taskon orkestri ĝin kiel eble plej korekte kaj efektoplene.

Por la ellernado de instrumentado krom ekzakta kono de instrumentoscienco estas grave, evoluigi bonan (antaŭ-)aŭdon por la unuopaj sonkoloroj kaj iliaj kombinaĵoj. Plej bone instrua je tio estas la ekzakta studado de la partituroj de verkoj, pri kies sonbildo la lernanto havas bonajn spertojn. Bonaj instrumentistoj ankaŭ konsideras la realigantojn de siaj verkoj: ekz. blovistoj ĉiam denove devus havi paŭzojn, por ne laciĝi tro rapide, soloistaj pasaĝoj tamen ne sekvu post tro longa paŭzado, por ke la muzikisto estas sufiĉe bone varmludinta, kaj por la ŝanĝo al krominstrumentoj la muzikisto havu sufiĉe da tempo.

Historio de instrumentado redakti

Renesanco redakti

Dum la renesanco instrumentadon oni ne aŭ nur en kazoj tre maloftaj planis. Ĉar la varieco de instrumentoj estis ega kaj oni kutime konstruis la instrumentojn en familioj, muzikaj verkoj estis prezenteblaj per la pokaze ekzistaj muzikiloj. Ankaŭ interŝanĝo de voĉkantaj kaj instrumentaj partioj estis ofta.

Baroko redakti

La plej malnovaj kutimoj de instrumentado baziĝas sur la alordigo de diversaj muzikspecoj al certaj instrumentoj, kiu evoluis el la praktiko: ĉasmuzikon ludis kornoj, ŝafistomuzikon flutoj kaj ŝalmoj (hobojoj).

En la partituroj de fruaj italaj operoj (ekz. L’Orfeo de Claudio Monteverdi) troviĝas nur sporadaj instrukcioj pri instrumentado, estas tamen klare, ke ankaŭ ĉi tie oni alordigis al diversaj sferoj de la agado certajn sonkolorojn. Pli malfruaj barokoperoj kiel tiuj de Alessandro Scarlatti, jam havas pli ekzaktajn partiturojn kaj varian orkestradon. Jen troviĝas ankaŭ pli ofte tipaj efektoj kiajtremsonoplukado en la arĉinstrumentoj, por esprimi certajn afekciojn.

En Francio Jean-Baptiste Lully mallongtempe enkondukis kvinvoĉan arĉinstrumentan aranĝon kun devigaj blovinstrumentoj, kaj en Germanio operkomponistoj kia Reinhard Keiser eksperimentis per eksterordinaraj blovinstrumentadoj (ekz. ario kun kvin fagotoj kiel akompanado).

Johann Sebastian Bach uzis en siaj orkestraj komponaĵoj ĥorecan skribmanieron, verŝajne influitan de la registradopraktiko ĉe orgeno: arĉistoj formas unu grupon, lignoblovistoj la duan kaj trumpeto kaj timbaloj la trian. Li kontraŭstarigis ĉi tiujn ĥorojn kaj kombinis ilin en tuteco, sed unuopajn instrumentojn li nur malofte (escepte ĉe decide soloaj taskoj) apartigas el ilia grupsono.

Ofte uzata instrumentado de la altbaroko konsistas el kvarvoĉa arĉinstrumenta aranĝo subaze de figurita baso, en kiu la hobojoj fortigas la voĉojn de la du violonoj, la basviolono oktavigas la basvoĉon, fortigitaj per fagotoj (kiel sona kontraŭpezo al la hobojoj), kaj la klaviceno plenigas la harmoniojn. Tiun ĉi vere tipa sonbildo de barokorkestro oni povis – depende de planita pompigo – pliamleksigi per aldonaj instrumentoj kiel timbaloj kaj trumpetoj.

Klasikismo redakti

La klasikisman orkestradon stampis precipe la skolo de Mannheim. Ĝi kompletigis la kvarvoĉan arĉinstrumentan aranĝon de Bach per pare uzataj blovinstrumentoj kiel flutoj, hobojoj kaj kornoj, poste ankaŭ fagotoj kaj klarnetoj, kaj en grandajn orkestradojn ĝi ankaŭ enmetis trumpetojn kaj timbalojn.

En la simfonioj de Joseph Haydn troviĝas multaj pasaĝoj, kies aparta senco reszultas unualinie el la instrumentado: La fama timbalfrapo en la samnoma simfonio ankaŭ pro tio estas surprizo, ĉar timbaloj kaj trumpetoj en klasikisma malrapida movimento preskaŭ ne estis uzataj. En siaj rememoroj Haydn skribis, ke la malgranda kaj densa reĝimo en palaco Esterházy ebligis al li elprovi variajn muzikajn aferojn, kaj ĉi tiu esprimaĵo certe koncernas ankaŭ la arton de instrumentado, kies majstrecan regadon li pruvis en siaj Londonaj simfonioj.

Ankaŭ la persona instrumentadmaniero de Wolfgang Amadeus Mozart, ĉefe la karakteriza traktado de la blovinstrumentoj, konsistigas grandan parton de la ĉarmo de lia muziko. Ĝi ne nur grave influis sur Ludwig van Beethoven, kelkajn detalojn de lia arto, ekz. la paralelan kondukadon de la lignaj blovinstrumentoj en terciojJohannes Brahms imitis.

Laŭ la tradicio de klasikisma instrumenado ankaŭ ekestis kelkaj ĉambromuzikaj verkoj, nome verkoj por miksitaj instrumentaroj kiel ekz. la septeto de Beethoven aŭ la okteto de Franz Schubert.

Romantismo redakti

La ekesto de la t.n. moderna instrumenado komencis en la romantismo, kiam Carl Maria von Weber en Der Freischütz atingis novspecajn sonefektojn per uzado de malkutimaj registroj kaj kombinadoj. Tiaj efektoj tamen ankaŭ troviĝas foje jam en verkoj el la Viena klasikismo, oni do prefere diru pri evoluo ol pri naskiĝhoro. Tiuepoke ankaŭ aperis la unuaj gravaj instrulibroj pri instrumenado, kaj la eblecoj por sonformado multiĝis per la evoluo de la instrumentoj kaj iliaj eblecoj kaj la orkestrogrando. Ekde Richard Wagner kaj Richard Strauss komponistoj disponas pri aparato kun pli ol cent muzikistoj, kiuj disponas pri variaj krominstrumentojkaj povas realigi eĉ la plej subtilajn sonkombinaĵojn.

Modernismo redakti

En la 20-a jarcento ekestis verkoj, en kiuj la instrumenado staras plene en la malfono: Boléro de Ravel nure vivas pro la ŝanĝo de sonkoloroj, simile al la tria de la Kvin Orkestropecoj de Arnold Schönberg, kiu ripetas unu akordon en variaj kombinaĵoj. Schönberg stampis pri tio la nocion sonkolora melodio.

Rilate la grandecon de la ensembloj Strauss en Ariadne auf NaxosIgor Stravinskij en Histoire du soldat revenis al pli malgrandaj, kiuj tamen nepre estas instrumentitaj laŭorkestraj. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento oni komponas muzikaĵojn unuflanke por laŭkutime okupitaj orkestroj aŭ ĉambromuzikaj ĝenroj, aliaflanke ekzistas kelkaj verkoj destinitaj por certa, alikaze malofte uzata instrumentaro.

Historio de la instrumenado-scienco redakti

Michael Praetorius ekigis per sia Syntagma musicum helpe de ekzakta enumeraciado de ĉiuj instrumentoj siatempaj la konscian pripensadon pri la uzado de variaj sonkoloroj, li tamen verkis instrumentosciencan libron. Same orientitaj sur la eblecoj de la individuaj eblecoj estis la instrulibroj pri unuopaj instrumentoj, kiuj sekvis unu jarcenton poste (ekz. Versuch einer gründlichen Violinschule [Provo de fundamenta violoninstruilo] aŭ Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen [Provo de instruado por ludi la transversan fluton]).

La unua instrulibro pri instrumentado laŭ Ludwig K. Mayer (siehe Lit.) estas la Essai de l'instruction à l'usage de ceux, qui composent pour la clarinette et le cor (eseo por tiuj, kiuj volas komponi por klarneto kaj korno) publikita en 1764 de Valentin Roeser en Parizo, maldika libreto, kiu temas pri sonaj kombineblecoj en ĉambromuziko kaj pri uzado de la relative nova klarneto.

La detala teoria traktado de la instrumentado-scienco komencis nur meze de la 19-a jarcento: en 1844 Hector Berlioz publikigis sian Grande Traité d'instrumentation et d'orchestration moderne (Granda traktaĵo pri la moderna instrumentado kaj orkestrado), kiu estas la unua instruverko tiaspeca, en 1904 prilaborita de Richard Strauss. Ĝi enhavas precipe detalan instrumentosciencon, kiuj traktas tonamplekson, sonon kaj karakteron de la orkestrinstrumentoj kaj iliaj unuopaj registroj, kaj traktas la problemon de diversajn instrumentistarojn kaj la nombron de muzikistoj en la apartaj grupoj, kiuj taŭgas por bona dinamika ekvilibro.

Pluan paŝon iris Rimskij-Korsakov 1913 en siaj fundamentoj de instrumentado: Li okupiĝis ankaŭ pri kombineblecoj de malsamaj instrumentoj kaj efika disdonado de la unuopaj voĉoj en orkestroakordo, kion Berlioz opiniis „ne instruebla“.

Inter pli novaj verkoj de instrumentado-scienco elstaras precipe la dektri-voluma serio „La instrumentado“ de Hans Kunitz (Breitkopf & Härtel, Leipzig, 1956ff), kiu priskribas por ĉiuj orkestrinstrumentoj historion, tongeneradon, sonkarakteron, sonkombinajn kaj ludotekikajn eblecoj kun multaj ekzemploj ankaŭ el la literaturo de la 20-a jarcento (Orff, Ŝostakoviĉ).

Literaturo redakti

  • Ludwig K. Mayer: Instrumentation, in: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. München/Kassel: dtv, 1989, ISBN 3-423-05913-3.
  • Hector Berlioz, Richard Strauss: Instrumentationslehre. Peters, Frankfurt, ISBN 3876260302.
  • Nikolai Rimsky-Korssakow: Principles of Orchestration. Dover Publications, London 1964 (englisch), ISBN 0486212661.
  • Anthony Baines: Lexikon der Musikinstrumente. Bärenreiter, Kassel, ISBN 3-7618-1220-5.
  • Hermann Erpf: Lehrbuch der Instrumentation und Instrumentenkunde. Schott, Mainz, ISBN 379572211X.
  • Bahnert, Herzberg, Schramm: Metallblasinstrumente. Florian Noetzel, Wilhelmshaven, ISBN 3-7959-0466-8.
  • Ertugrul Sevsay: Handbuch der Instrumentationspraxis. Bärenreiter, Kassel, ISBN 3-7618-1726-6.
  • Hans Kunitz: Die Instrumentation (in 13 Bänden). Breitkopf & Härtel, Leipzig, ISBN 3-7651-1012-4 usw.
  • Christoph Reuter: Klangfarbe und Instrumentation. Peter Lang, Frankfurt/M., ISBN 3-631-50272-9.
  • Altuğ Ünlü: Gustav Mahlers Klangwelt. Studien zur Instrumentation. Peter Lang, Frankfurt/M. 2006, ISBN 3-631-50599-X.
  • Ulrich Kaiser, Carsten Gerlitz: Arrangieren und Instrumentieren. Kassel 2005, ISBN 3-7618-1662-6.
  • Gesine Schröder: "Timbre - ein Fremdwort der deutschsprachigen Instrumentationslehre", in: Zwischen Komposition und Hermeneutik, hg. v. Ariane Jeßulat u.a., Königshausen & Neumann, Würzburg 2005, ISBN 3-8260-3211-X
  • Gesine Schröder: "Instrumentation", in: Zeitschrift der Gesellschaft für Musiktheorie, online 2005, auch: ZGMTH Bd. 2, Olms, Hildesheim - New York, Zürich 2007, S. 239-242, ISBN 978-3-487-13514-4
  • Winfried Pape: Instrumentenhandbuch Streich-, Zupf-,Blas- und Schlaginstrumente in Tabellenform. 1971, Gerig, Köln, ISBN 3-8900-7008-6.
  • Samuel Adler: The Study of Orchestration. W.W. Norton, New York 1982, 1989, 2001, ISBN 0-393-97572-X.
  • Paul Wiebe: Bläser arrangieren. Wizoobooks Verlag 12/2007, ISBN 978-3-934903-61-6.
  • Paul Wiebe: Streicher arrangieren. Wizoobooks Verlag 02/2009, ISBN 978-3-934903-70-8 - Wege zum perfekten Orchestersatz am Computer.

Eksteraj ligiloj redakti