Ĝermolisto de kolombiaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Gustavo Ariza)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Gustavo Ariza redakti

Gustavo ARIZA (naskiĝis la 24-an de aprilo 1972, forpasis 35-jara la 21-an de februaro 2008) estis juna aktiva kolombia esperantisto. Li interalie partoprenis en Vikipedio kaj organizis nacian kolombian kongreson de Esperanto en 2007 en sia hejmurbo Neiva.

R redakti

Rodrigo Ramírez Zuluaga redakti

Rodrigo A. RAMIREZ ZULUAGA (naskiĝis en "Santuario" Antiokio la 4-an de novembro 1963) Estas kuracisto, kiu eklernis Esperanton en 1985, kaj komencis partopreni en la movadon dum la jaro 1992, kunlaborante en la organizo de pluraj Kolombiaj Esperanto-tagoj. Reprezentis la kolombian esperantistaron kiel prezidanto kaj organizanto de la "4-a Tutamerika Kongreso de Esperanto 1999" (4a TAKE-99). Dum tiu evento lanĉis la proponon difini la trajtojn de "Kompetenta esperantisto" (vidu la inaugura parolado en la postkongresan bultenon). Ankaŭ proponis kaj komencis plenumi kolekton por la "Kolombia Antologio" poste nomita Jubilea kolombia Krestomatio (vidu blogo kaj retpaĝo Iperniyti) kaj prezentis la rezultojn de la laboro de 2000 ĝis 2005 per prelego dum la 11-a Kolombia kongreso de esperanto (KKE) la 14-an de novembro 2005.