Gustavo de Svedio
Princo Gustavo, duko de Uplando (naskiĝis la 18-an de junio 1827 en palaco Haga, Solna, mortis 25-jara la 24-an de septembro 1852 en palaco Christiania, nuna urbo Oslo) estis princo de Svedio-Norvegio kaj komponisto. Li estis la dua filo de la sveda reĝo Oskaro la 1-a kaj lia edzino, la franca nobelino Joséphine de Beauharnais, kaj interalie estis membro de la universitato de Upsalo.
Gustavo de Svedio | |||||
---|---|---|---|---|---|
princo de Svedio-Norvegio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1827 en palaco Haga, Solna | ||||
Morto | 24-an de septembro 1852 (25-jaraĝa) en palaco Christiania, nuna urbo Oslo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tifoida febro vd | ||||
Tombo | Bernadotte crypt (en) vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte vd | ||||
Patro | Oskaro la 1-a vd | ||||
Patrino | Josephine of Leuchtenberg (en) vd | ||||
Gefratoj | Eŭgenino de Svedio, Oskaro la 2-a, Karolo la 15-a, Prince August, Duke of Dalarna (en) , Hjalmar Högqvist (en) kaj Max Högqvist (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiKiel siaj fratoj Karolo kaj Oskaro, kiuj ambaŭ poste iĝis reĝoj, Gustavo ricevis bonan edukon, unue de privataj gvidinstruistoj kaj poste en la universitato de Upsalo. En 1846 li iĝis honora membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Ekde 1850 li posedis kastelon Stjärnsund en la historia provinco Närke, kiun li renovigis.
Princo Gustavo ricevis la honoran titolon "kantisto-princo" ĉar li montris la plej grandan muzikan talenton de ĉiuj membroj de la dinastio Bernadotte. Li studis ĉe Adolf Fredrik Lindblad kaj iĝis bonega pianisto kaj kantisto. Proksimume 50 el liaj komponaĵoj, kiujn li publikigis sub la pseŭdonimo G****, pluvivis, inkluzive de marŝoj kaj artaj kantoj. Du el tiuj verkoj, Studentsången ('Studenta Kanto') kaj Vårsången ('Printempa Kanto'), plu ofte troveblas en la programoj de svedaj viraj korusoj. La kantoteksto de ambaŭ kantoj estis skribitaj fare de la poeto Herman Sätherberg. Precipe kiel studento en Upsalo, Gustavo laŭdire multe kantis kun siaj fratoj aŭ kun invititaj studentoj.