György BÁNFI estis hungara volapukisto, ano de Internacia Akademio de Volapuko. Li naskiĝis en 1854 (?). Li finis gimnazion kaj laboris kiel katastristo en la urbeto Kapuvár, poste en la urbo Sopron. Li estis german-etna hungaro kun la nomo Georg Bauer kaj hungarigis sian nomon probable iam en la jaroj 1884-1886. Li legis pri Volapuko en la 35-a numero de Allgemeine Deutsche Lehrerzeitung aperinta la 31-an de aŭgusto 1879. La 8-an de novembro 1879 li skribis sian unuan leteron al Johann Martin Schleyer. La 29-an de majo 1880 Schleyer subskribis lian diplomon, kaj tiel Georg Bauer estis la dua diplomita volapukisto en la mondo.

Bánfi kun István Eperjessy tradukis hungarlingven la Volapuk-gramatikon de Schleyer, kaj verkis longan artikolon pri Volapuko, kiu aperis en kvar felietonoj en la urbo Győr. La rezulto de lia klopodo estis, ke lingvisto Károly Pozder (1855-1907) en 20 paĝa studo prezentis kaj analizis Volapukon en la plej altprestiĝa hungara lingvistika revuo.

En 1887 li iĝis ano de Akademio de Volapuko, kaj daŭris tiel ĝis ties oficiala disigo en 1895.