D-ro FERENCZ György (naskiĝis 1908 - mortis la 30-an de januaro 2005 en Budapeŝto) estis juristo, esperantisto ekde 1926.

Li aktivis en la Esperanto-movado unue en sia junaĝo. Membro de UEA ekde 1928, delegito 1932-1934. En 1964 li reaktiviĝis kaj denove aliĝis al UEA en 1970. Li aktivis precipe kiel instruisto en la E-fako de la universitato ELTE en 1977-1978.

Honora membro de HEA ekde 1991.

Multajn artikolojn pri juraj temoj li publikigis en Hungara Vivo kaj aliaj gazetoj.