György KILIÁN (1907-1943) estis seruristo, junulara gvidanto de la subtera komunista partio.

György Kilián
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1907 (1907-03-12)
en Kispest
Morto
en Pollando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li lernis Esperanton kaj membriĝis al internaciaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj estis malpermesitaj en Hungario: Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Internacio de Proleta Esperantistaro, partoprenis SAT-kongreson en Lejpcigo, korespondadis i.a. kun bulgaraj esperantistoj, kiujn li vizitis. En 1941 dum veturo li ĝuste atingis Odeson, kiam okazis la germana atako kontraŭ Sovetio, kaj li tuj aliĝis kiel volontulo al la armeo, kaj senspure malaperis en 1943 dum paraŝutista enbataligo oriente de Varsovio.