György Mailáth (1818 - 1883)

György Mailáth [djordj majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth György estis hungara reĝa juĝisto, politikisto, juristo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1880). Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji]. Lia samnoma patro György Mailáth (1786) same estis reĝa juĝisto.

György Mailáth
Persona informo
Naskonomo Mailáth György József Lipót Károly Ambrus
Naskiĝo 7-an de decembro 1818 (1818-12-07)
en Bratislavo
Morto 29-an de marto 1883 (1883-03-29) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo strangolado
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Mailáth
Infanoj Gusztáv Károly MailáthJózsef Mailáth • Charlotte von Majláth • György Mailáth
Okupo
Okupo politikisto
vdr

György Mailáth [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1818 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 29-an de marto 1883 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Mailáth komencis sian karieron kiel vicnotario en 1838 en Baranya (reĝa departemento). Li estis elektita deputito parlamenta en 1839, en la sekva jaro li iĝis vicdepartementestro. En 1843 li denove partoprenis la parlamenton kiel grava figuro de la progreso. En 1847 li estis elektita jam departementestro. Depost fino de parlamentaj kunsidoj en 1848 li forlasis la politikon kaj li okupiĝis nur pri sia bieno. Tamen escepte en 1851 kaj 1857 li apogis peticiojn. Depost fino de politika subpremo en 1860 li akceptis kortegan postenon, baldaŭe li iĝis reĝa juĝisto kaj prezidanto de la senato. Li restarigis la pli demokratian juran sistemon. En 1883 rabistoj kruele murdis lin. Li ricevis 2 premiojn en 1860.

Verkaro redakti

  • diversaj parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti