Győző Huber
HUBER Győző estis rumanuja hungara romanverkisto naskita la 25-an de januaro 1892 en Tapolca kaj mortinta la 27-an de februaro 1957 en Deĵo. Li estis la pli aĝa frato de István Dési Huber kaj la patro de András Huber.
Győző Huber | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1892 | |
Morto | 27-an de februaro 1957 (65-jaraĝa) | |
Familio | ||
Gefratoj | István Dési Huber vd | |
Infanoj | András Huber vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiGyőző Huber studis en Nagyenyed kaj Deĵo. Li partoprenis dum la unua mondmilito en la frontoj de Galicio. Li havigis diplomon de inĝeniero pri mekaniko en Budapest en 1919. Ekde 1921 ĝis sia morto li estis ĉefinĝeniero de la elektrouzino de Deĵo. Li estis ĉefkunlaboranto de la lokaj gazetoj (Szamosvölgyi Napló, Figyelő, Vármegyei Közélet, Szamosvidék). En la 20-aj jaroj li publikis rakontojn kaj fakartikolojn en la Keleti Újság, en la 30-aj jaroj li estis kunlaboranto de la rubriko pri la tekniko de la Ellenzék.
Verkoj pli gravaj
redakti- Emlékek és más hazugságok (romaneto, kiel felietono);
- Ködbe vesző napok (romaneto, kiel felietono);
- Rajvonal (Kv. 1930, pli nova eldonaĵo Kv. 1941);
- Északi legenda (porjunulara romano pri Amundsen, 1957).
Fonto
redakti- Romániai Magyar Irodalmi Lexikon