Gyotaku
Gyotaku (japane: 魚拓, el gyo "fiŝo" kaj taku "frotado") estas tradicia japana printado per fiŝoj, kiu datiĝas de la 1850-aj jaroj. Ĝi estis uzita komence de fiŝkaptistoj por kalkuli la kaptaĵon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Yuta.jpg/300px-Yuta.jpg)
Procedo
redaktiLa procedo similas al la printado per ligno.
La fiŝo estas metita sur ebena loko kaj farbita unuflanke de sumi-inko. Nuntempaj artistoj uzas anstataŭ sumi akvofarbojn aŭ inkon. Kiam la fiŝo estas tute farbita, rizpapero estas surmetita zorge kaj poste forprenita kun la spegula bildo de la fiŝo.
Eksteraj ligiloj
redaktiLa sekvaj ligiloj prezentas ekzemplojn de gyotaku-arto:
- gyotakufishprints.com
- kondogyotaku.net Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://shellcreekink.com
- http://www.michaelreimer.com
- danielsmith.com Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, teknika priskribo
- okutake.com