Häädemeeste
Häädemeeste (germane Gudmannsbach) estas malgranda urbeto (estone alevik, la adjektivo malgranda gravas ĉar alev jam estas urbeto) en sudokcidenta Estonio, borde de la Balta Maro. Ĝi apartenas al la regiono Pärnumaa kaj estas la centro de samnoma municipo Häädemeeste. En januaro 2010 en la urbeto vivis 790 loĝantoj.
Häädemeeste | |
malgranda urbeto | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Pärnumaa |
Municipo | Häädemeeste |
Koordinatoj | 58° 5′ 0″ N 24° 29′ 55″ O / 58.08333 °N, 24.49861 °O (mapo) |
Loĝantaro | 790 (januaro 2010) |
Horzono | EET (UTC+2) |
- somera tempo | EEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | |
![]() | |
Rilatoj al EsperantoRedakti
En Häädemeeste en auĝusto 1972 okazis la 14-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.