Hélène Brion estis franca instruistino, feminisma, sindikatistino, CGT (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro) kaj pacifistino, verkinto de « La voie féminine » (la feminisma vojo). Ŝi naskiĝis en 1882 kaj mortis en 1962.

Hélène Brion
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1882 (1882-01-27)
en Clermont-Ferrand
Morto 31-an de aŭgusto 1962 (1962-08-31) (80-jaraĝa)
en Ennery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo lerneja majstro • sindikatisto
Verkoj Q122947570
vdr

Biografio redakti

Junaĝo redakti

Hélène Brion naskiĝis la 27-an de julio 1882 en Clermont-Ferrand. Tre junaĝa orfino, ŝi estis hejmakceptita de sia avino kaj pasigis sian junaĝon en la departemento Ardennes. Ŝi vizitis la elementan superan lernejon Sophie Germain en Parizo por iĝi instruistino.

Instruistino kaj feminisma engaĝiĝo redakti

Instruistino en 1905, ŝi enskribiĝis en la sindikato de la instruistoj kaj en SFIO (franca sekcio de la Dua Internacio). Ŝi engaĝiĝis en multaj feminismaj organizoj. Ŝi batalis por la agnosko de la rajtoj de la virinoj en laborejoj kaj en hejmoj. Tiam fakte la virinoj havis neniun rajton, ne povis esti kuratoroj de siaj propraj infanoj, estis ofte subpagitaj en la labora mondo.

Pacifismo redakti

En 1911, ŝi estis nomumita en la infanĝardeno de la strato Caudale en Pantin. En 1912, ŝi eniris en la konfederan komitaton de CGT (Ĝenerala Konfederacio de laboristoj), kie en 1914, ŝi estis kunlaboranta sekretariino. Pro la milito kaj la mobilizado malpliiganta la estraron, ŝi iĝis provizora ĝenerala sekretariino. En 1915 naskiĝis forta fluo de pacistaj opinioj interne de CGT, Hélène Brion iĝis la proparolanto de tiu fluo. Ŝi aliĝis al la franca sekcio de la internacia Komitato de la virinoj por daŭra paco. Malhelpate de la polico ŝi ne povis ĉeesti en la pacista konferenco en 1915 en Zimmerwald, nek en tiu de Kienthal (Svislando), sed ŝi poŝtkorespondis pri tiu temo. Tiuj leteroj interkaptitaj de la polico estis utiligitaj en la dosiero de akuzado kontraŭ ŝi militfine. Ŝi publikigis ankaŭ pacistajn manifestojn kaj sendis je la 23-a de oktobro 1916 leteron al la Komitato por la rekomenco de internaciaj rilatoj, pacista Komitato estrata de Alphonse Merrheim.

Akuzado de kontraŭmilitismo redakti

En 1917, la premo pli streciĝis sur ŝiaj aktivaĵoj. La 26-an de julio 1917 ŝia loĝejo estis traserĉata kaj la 27-an de julio, ŝi estis eksigita el sia funkcio sensalajre. En novembro 1917, iom da tempo post la alveno de Georges Clemenceau kiel prezidanto de la Konsilio, ŝi estis arestita pro defetisma propagando kaj enkarcerigita en la malliberejo por virinoj Saint-Lazare. Ŝi suferis kampanjon de misinformado faritan de la tiamaj ĵurnaloj le Matin, l'Écho de Paris kaj l'Homme libre. Oni taksis ŝin nenormala, ŝi portis virajn vestojn, oni diras ŝin korespondinta kun militistoj, fabrikantoj de municioj, germanaj kaptitoj, oni diras ŝin kaŝinta strangajn personojn, vizitinta Rusion, kaj ĉeestinta en la Konferenco de Zimmerwald. Oni akuzis ŝin kiel anarkiiston, partizano de Bonnet Rouge. La ĵurnalo Le Petit Parisien suspektis, ke ŝi ricevis monon el Germanio por organizi sian pacistan kampanjon. Akuzita pri ŝtatperfido kaj pacismo pere de feminisma preteksto, Hélène Brion defendis sin :

«La akuzado asertas, ke pretekste de feminismo mi agas por pacismo. Ĝi misformas mian propagandon nur por sia celo : mi asertas, ke estas male (...) Mi estas kontraŭ la milito ĉar por mi feminista, la milito estas la triumfo de la brutala perforto, la feminismo povas triumfi nur per la morala forto kaj la mensa valoro. Ekzistas antinomio inter la du faktoj ».

Ŝi aperis antaŭ la unua Konsilio de milito (milita tribunalo) de la 25-a ĝis la 31-a de marto 1918. Ŝi precipe pledis fame al la kaŭzo de feminismo, rimarkigante, ke senigita je politika rajto, ŝi ne povis esti persekutita pro politika delikto kaj orientis sian defendon al la rajtoj neitaj al la virinoj. Ŝi estis subtenata de moral-atestantoj Jean Longuet, Jeanne Mélin, Marguerite Durand kaj la ĵurnalistino Séverine, kiuj el tiu proceso faris la apologion de la pacismo kaj de la feminismo. Ŝi estis kondamnita al prokrastita trijara mallibero. Ŝi estis eksoficigita de la instruado ekde la 17-a de novembro 1917. Ŝi estis reenoficigita nur sep jarojn pli malfrue sub la registaro de la maldekstra kartelo.

Politika agado redakti

Post la milito Hélène Brion disiĝis de la sindikata movado. Ŝi forlasis sian postenon kiel ĝenerala sekretariino de la FNSI (Nacia federacio de sindikatoj de instruistoj). De februaro 1919 ĝis oktobro 1921, ŝi publikigis la revuon « La Lutte féminime » (La feminisma Batalo), « ununura organo absolute libera de la integra feminismo ». En februaro 1920, kun Maurice Foulon, ŝi fondis la popolan altlernejon de Pantin. Allogita de la komunismo ŝi plurfoje vojaĝis al Rusio en la jaroj 1920-1922 kaj aniĝis en la nova komunisma partio ekde la Kongreso de Tours en 1920.

Ŝi estis ankaŭ adepto de la spiritismo.

En decembro 1924 ŝi estis refoje reenoficigita en sia funkcio de instruistino en la infanet-lernejo de la strato Caudale en Pantin, kie ŝi laboris ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Post la milito, ŝi daŭrigis siajn feminismajn agadojn. Ŝi mortis la 31-an de aŭgusto 1962 en la kliniko por dietistiko kaj gerontologio en Ennery (departemento Val-d’Oise). Entombigita en la sekcio de senhavuloj, ŝi poste estis enmetita en tombokelon pagitan de kuzo.

Dum sia tuta vivo, ŝi prilaboris sian feminisman enciklopedion en kiu ŝi projektis kolekti biografiajn noticojn pri ĉiuj virinoj, kiujn ŝi taksis kiel ekzempluloj pro iliaj agadoj literaturaj, sciencaj, artaj aŭ ilia ĉeesto en diversaĵoj.

Loko kun ŝia nomo redakti

Strato de la 13-a arondismento en Parizo ricevis ŝian nomon la 14-an de novembro 2005.

Fonto redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hélène Brion » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5175175 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)