Haapai estas grupo de insuloj, insuletoj, rifoj kaj sablejoj kun areo de 110 km² en la centra parto de la Reĝlando Tongo, kun la insularoj Tongatapu sude kaj Vavau norde. Dekdep insuloj el Haapai estas loĝataj kun entute 7,500 homoj. Ties plej alta pinto estas Kao en Togo kun preskaŭ 1050 m.

Pangai, Lifuka, Haapai
Lifuka, ĉefinsulo de Haapai

Pangai estas la administra ĉefurbo de Haapai kaj ĝi situantas ĉe Lifuka.

Geografio redakti

Haapai konsistas el 51 insuloj rekte okcidente de la Tonga Foso, konstituante ĉenon de vulkanaj insuloj kiaj Kao, la plej alta pinto en la regno stare 1046 m. Pli okcidente estas la neloĝataj koralinsuloj. La arkipelago kuŝas ĉe 204 km norde de Tongatapu kaj ĉe 130 km sude de Vavau. Dekdep insuloj el Haapai estas loĝataj, kiaj la ĉefaj insuloj Lifuka kaj Foa. Du ĉefaj vilaĝoj en la arkipelago estas Pangai en Lifuka (kie estas la flughaveno Salote Pilolevu) kaj Haano.

Historio redakti

Lifuka estas la loko kie la kapitano James Cook kromnomigis Tongon "The Friendly Islands" (la amikinsuloj). Tofua estas kie okazis la insurekcio de la ŝipo Bounty en 1789; tiu aktivvulkana insulo kuŝas proksimume je 40 marmejloj okcidente de Lifuka.

20° 0′ S 174° 40′ U / 20.000 °S, 174.667 °U / -20.000; -174.667 (mapo)

Koordinatoj: 19° 45′ S 174° 22′ U / 19.750 °S, 174.367 °U / -19.750; -174.367 (mapo)