Habutajo

japana malpeza brila silka teksaĵo

La habutajo[1] (japane  () (ぶた) (), habutae) estas tradicie japana silka teksaĵo.

Strukturo de habutajo

Priskribo redakti

La habutajo estas silka teksaĵo, en kiu la varpo kaj la vefto alternas. En ordinara tolo, la vefto alternas unufoje kun la samlarĝa varpo; en habutajo, tamen, la vefto alternas dufoje, tiel kreante leĝeran, brilan teksaĵon.

La denso de habutajo estas inter 20 kaj 70 gramoj en kvadrata metro, kiu estas pli malpeza ol ordinara krepo.

La habutajo estas tradicie uzata por silkaj kimonoj, sed nun estas uzata por aliaj vestaĵoj — T-ĉemizoj, ekscitvestoj — kaj eĉ lampŝirmiloj. Habutajo estas facile tinkturebla.

Historio kaj etimologio redakti

La nomo “habutajo” (japane  () (ぶた) (), habutae) devenas de la morfemoj ha () “plumo”, futa (ふた) “du”, kaj e () “fojo”. La “plumo” priskribas la brilon kaj malpezecon, kaj la “du fojoj” priskribas la strukturon de la veftoj.

Habutajo originis en la malfrua 19-a jarcento en Japanio, origine el Kioto kaj Kirju, kaj poste en aliaj partoj de Japanio; multo da habutajo estis eksportita al Eŭropo. Post la Dua Mondmilito, nuntempe la plejparto de habutajo estas produktata en Ĉinio.

Referencoj redakti