Hademar BANKHOFER (aŭtoro) naskiĝis la 13-an de majo 1941 en Klostronovburgo, Malsupra Aŭstrio, li estas aŭstra ĵurnalisto precipe pri sanecaj temoj.

Hademar Bankhofer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1941 (1941-05-13) (82-jaraĝa)
en Klosterneuburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • ĵurnalisto • verkisto de nefikcio vd
Aktiva en Klosterneuburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La aŭstra medicinĵurnalisto Hademar Bankhofer estas aŭtoro de multnombraj libroj. Sian konatecon li atingis ĉe multaj magazinaj elsendoj de televidaj stacioj en Aŭstrio (ORF = Aŭstria Radio-Televizio) kaj en Germanio.

Li skribas regule kolumnojn en la munkena Abendzeitung (Vespera Gazeto) kaj ankaŭ en Neue Ruhr-Zeitung (Nova Ruhr-Gazeto). Bankhofer edziĝis en 1968 kaj estas patro de unu filo kaj avo de du nepoj.