Haldo Vedin

sveda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Haldo VEDIN estis sveda esperantisto. Li naskiĝis la 3-an de septembro 1939 kaj esperantiĝis en 1975. En aĝo de 78 jaroj li mortis 7-an de novembro 2017.

Haldo Vedin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1939 (1939-09-03)
Morto 7-an de novembro 2017 (2017-11-07) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Haldo Vedin naskiĝis en la urbeto Ullånger, provinco Ångermanland en norda-meza Svedio. Lia intereso pri vetero kaj naturo komencis frue, kaj jam kiel adoleskulo li estis veterobservisto en Ullånger por la Sveda Meteologia kaj Hidrologia Instituto (SMHI). Post la gimnazio li studis interalie meteologion en la Universitato de Uppsala, kaj en 1964 SMHI dungis lin kiel meteologo. De tiam li loĝis en Stokholmo ĝis 1975, kiam lia laborloko translokiĝis al Norrköping.

Jam en la gimnazio li renkontis la junulinon Eva Jansson. Ŝi iĝis lia edzino kaj pli malfrue ankaŭ esperantistino. Ili ekhavis du filojn. Vedin estis multoscia, havis grandan intereson pri la naturo kaj vivis tre aktive. Gravaj ŝatokupoj estis ornitologio kaj astronomio, sed li ankaŭ estis filmamanto kaj ŝatis spekti teatraĵojn kaj aŭskulti koncertojn.

Profesio redakti

Haldo Vedin laboris kiel meteologo en SMHI ĝis sia emeritiĝo. En sia laboro li estis fakulo pri klimatologio. Per artikoloj en sia fako li partoprenis en la verkado de Nationalencyklopedin (Sveda Nacia Enciklopedio)[1]. Li ankaŭ verkis multajn aliajn artikolojn pri meteologio. Vedin estis kunredaktoro de la volumo pri klimato, lagoj kaj riveroj en Sveriges Nationalatlas (Nacia Atlaso de Svedio)[2].

Esperanto redakti

La esperantista vivo de Haldo Vedin komenciĝis en 1975 post kiam lia laborkamarado Eugenio Mustea vekis lian intereson pri la internacia lingvo. Prezidanto de la Esperantoklubo de Norrköping, La Venkonta Stelo, li iĝis en 1980 kaj retenis tiun postenon dum 25 jaroj. La motoro de la esperantomovado en Norrköping li estis dum kvar jardekoj. Dum la jaroj Vedin gvidis multajn studrondojn pri Esperanto en Norrköping, kaj tion li faris eĉ dum sia lasta vivojaro.

Haldo Vedin estis UEA-delegito por Norrköping kaj fakdelegito pri meteologio. Individua membro de UEA li estis dum 40 jaroj. Li ankaŭ estis membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Vedin havis multajn internaciajn kontaktojn, kaj diversmaniere subtenis afrikajn esperantistojn.

Referencoj redakti

  1. http://www.ne.se/
  2. Sveriges Nationalatlas, Klimat, sjöar och vattendrag, ISBN: 91-87760-53-3